Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Otto Bonte   tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Joachim Gießner
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj ekheliĝis,   La steloj eklumiĝis,   steletoj ekheliĝis,
Am Himmel hell und klar;   Ravante homojn nin;   Subiĝis jam la sun’.   ravante homojn nin.
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
Und aus den Wiesen steiget   Kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo
Der weisse Nebel wunderbar.   Nebulo pala levas sin.   Nebulo blanka kuŝas nun.   nebulo pala levas sin.
 
Wie ist die Welt so stille   2. Ho, mondo la kvieta,   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Neniu vento blovas,
Und in der Dämmrung Hülle   Kaj kiel ŝajnas eta   Hejmeca ĉambro, tiel   la mond' ne plu sin movas
So traulich und so hold!   Krepuska en kovril';   Trankvila estas ĝi.   sub paca, klara lun'.
Als eine stille Kammer,   Por ke vi en ĉambreto   Dormante ĉiun penon,   Nun petu noktan benon,
Wo ihr des Tages Jammer   Samkiel infaneto   Aflikton kaj ĉagrenon   de l'tago la ĉagrenon
Verschlafen und vergessen sollt.   Senzorge dormu en lulil'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   dormantaj vi forgesu nun.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Rigardu nun la lunon,   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Jen luno sur ĉielo
Er ist nur halb zu sehen   Vi vidas nur duonon,   Tre eta fora stelo,   en brila ronda belo
Und ist doch rund und schön!   Sed tamen ronda ĝi.   Sed tamen egas ĝi!   duon-videbla nur.2)
So sind wohl manche Sachen,   Ni ofte ion ridas,   Ja estas ofte aĵo   Ĉar multon ni ne vidas,
Die wir getrost belachen,   Ĉar ni ne klare vidas,   Por ni nur ridindaĵo;   ni ofte ĝin priridas,
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Ke ĉie regas harmoni'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................   4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................
Sind eitel arme Sünder   ........................   Mizeraj ni pekuloj,   ........................
Und wissen gar nicht viel;   ........................   Malmulton scias ni!   ........................
Wir spinnen Luftgespinste   ........................   Ni faras multajn aĵojn   ........................
Und suchen viele Künste   ........................   Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................
Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................   Sed vana estas tio ĉi.   ........................
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................   5.) La Dian savon vidu   5. .....................
Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................   Ni nur kaj ni ne fidu   ........................
Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................   je vanta iluzi’!   ........................
Laß uns einfältig werden   ........................   Ni malfieraj iĝu,   ........................
Und vor dir hier auf Erden   ........................   Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................   Infan-egalaj estu ni!   ........................
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................   6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................
Aus dieser Welt uns nehmen   ........................   El tiu mond’, ĉagrenu   ........................
Durch einen sanften Tod!   ........................   Ni ne pro tio ĉi!   ........................
Und, wenn du uns genommen,   ........................   Kaj kiam vi nin prenos,   ........................
Laß uns in Himmel kommen,   ........................   Ho faru, ke ni venos   ........................
Du unser Herr und unser Gott!   ........................   En vian regnon, kara Di’!   ........................
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ĉe l'fino de la tago
In Gottes Namen nieder;   De bona Di' ŝirmataj   Trankvile endormiĝu!   kuŝigu vin sen plago,
Kalt ist der Abendhauch.   Kun tuta la homar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   silentas la anim'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Kar-Dio ne nin punu,   Vin gardos nia Dio.   Ne punu nian faron,
Und laß uns ruhig schlafen!   Trankvilan dormon donu   Li regas super ĉio.   sed nin kaj la najbaron
Und unsern kranken Nachbar auch!   Kaj al malsana la najbar'!   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
        1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
  2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.