export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this add |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this remove | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
translated by Guido Holz | translated by Joachim Gießner | translated by Adolf Burkhardt | ||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | |||
Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | |||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |||
Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |||
Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | |||
Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | |||
So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | |||
Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | |||
Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | |||
Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | |||
Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | |||
So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | |||
Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | |||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | |||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | |||
Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | |||
Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ........................ | ne multon scias ni. | |||
Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni teksas iluziojn | |||
Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | |||
Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | |||
Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | |||
Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | infane Dio-timaj | |||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | ........................ | el mond' nin volu preni | |||
Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | per milda morto for. | |||
Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Nin tiam al ĉielo | |||
Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | venigu, al la celo: | |||
Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | |||
Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Author of this German poem is Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |