Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele
Die goldnen Sternlein prangen   La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele
Am Himmel hell und klar;   Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;
Und aus den Wiesen steiget   Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas
Der weisse Nebel wunderbar.   Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'
 
Wie ist die Welt so stille   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo
Und in der Dämmrung Hülle   Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo
So traulich und so hold!   Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.
Als eine stille Kammer,   Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso
Wo ihr des Tages Jammer   Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso
Verschlafen und vergessen sollt.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone
Er ist nur halb zu sehen   Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;
Und ist doch rund und schön!   Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':
So sind wohl manche Sachen,   Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas
Die wir getrost belachen,   Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj
Sind eitel arme Sünder   Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;
Und wissen gar nicht viel;   Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.
Wir spinnen Luftgespinste   Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn
Und suchen viele Künste   Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn
Und kommen weiter von dem Ziel.   Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi
Auf nichts Vergänglichs trauen,   Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi
Nicht Eitelkeit uns freun!   je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!
Laß uns einfältig werden   Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,
Und vor dir hier auf Erden   Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,
Aus dieser Welt uns nehmen   El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni
Durch einen sanften Tod!   Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.
Und, wenn du uns genommen,   Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo
Laß uns in Himmel kommen,   Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:
Du unser Herr und unser Gott!   En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
In Gottes Namen nieder;   Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Kalt ist der Abendhauch.   Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,
Und laß uns ruhig schlafen!   Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace
Und unsern kranken Nachbar auch!   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!