eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Manfred Retzlaff | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | ||||
steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | ||||
ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | ||||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||||
kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||||
nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||||
2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||||
la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | ||||
sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | ||||
Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | ||||
de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||||
en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | ||||
duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | ||||
ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||||
........................ | Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ||||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | ........................ | Malmulton scias ni! | ||||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | ||||
........................ | Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ||||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | ||||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ||||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | je vanta iluzi’! | ||||
........................ | Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | ||||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | ||||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | ||||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ||||
........................ | Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ||||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ||||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | ........................ | Ho faru, ke ni venos | ||||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||||
kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | ||||
silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||||
Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | ||||
sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |