zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Deutsch | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur diese entfernen | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur diese entfernen | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur diese entfernen |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur diese entfernen |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
übersetzt von Joachim Gießner | übersetzt von Manfred Retzlaff | übersetzt von Guido Holz | übersetzt von Adolf Burkhardt | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | ||||
steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | ||||
ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | ||||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | ||||
kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | ||||
nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | ||||
2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | ||||
la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | ||||
sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | ||||
Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | ||||
de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | ||||
en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | ||||
duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | ||||
ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | ||||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | ||||
........................ | Sind eitel arme Sünder | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ||||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ||||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ||||
........................ | Und suchen viele Künste | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ||||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | ||||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ||||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ||||
........................ | Laß uns einfältig werden | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ||||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ||||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ||||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | ||||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ||||
........................ | Durch einen sanften Tod! | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ||||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ||||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ||||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | ||||
kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | ||||
silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | ||||
Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | ||||
sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | ||||
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verfasser dieses deutschen Gedichtes ist Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Manfred Retzlaff (*1938-11-04) in 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |