Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Krys Ungar Dafodiloj Esperanto Arg-632-39 2009-09-20 15:01 Manfred nur tiun aldonu
Hans Hennecke Die Narzissen [-] Germana Arg-75-39 2004-02-01 18:36 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La narcisoj Esperanto 1997-03.12 Arg-74-39 2014-09-02 14:14 Manfred nur tiun forigu
William Wordsworth * The Daffodils Angla Arg-73-39 2003-10-17 22:02 mgr nur tiun aldonu

William Wordsworth,
Die Narzissen

 

William Wordsworth,
La narcisoj

 
tradukita de Hans Hennecke   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Argiope-informo:   Migrante super mont’ kaj val’
La aspekto de tiu ĉi versio estas barita.   samkiel nubo ĉe l’ ĉiel’,
Supozeble la aŭtoro decidis tion.   subite mi ekvenis al
    narcisa kamp’ kun ora bel’,
    jen apud lago, ĉe arbar’
    en briz’ ondanta kiel mar’.
 
Traduko de la Angla poemo "The Daffodils"
de William Wordsworth (*1770 - †1850)
en la Germanan de Hans Hennecke.

Germanigo de la origina anglalingva teksto
de WILLIAM WORDSWORTH, fare de Heneko,
Johano (HANS HENNECKE).
(Mi trovis tiun ci poemon en la libro
„Snapshots of Britain“ / „Britannien
in kleinen Geschichten“, rakontita de
JOY BROWNING, eldonejo Deutscher
Taschenbuchverlag, ISBN 3-423-09319-6.)
  Seninterrompe kiel la
    stelaroj de la galakci’
    etendis plurdekmiloj da
    ĉi tiuj floroj en lini’
    laŭlonge de l’ lagbordo sin,
    en longaj vicoj kaj sen fin’.
 
    La ondoj dancis, la brilet’
    de l’ floroj min impresis pli;
    ja devas ĝoji la poet’
    en tia ĉarma kompani’.
    Rigardis kaj rigardis mi
    kaj min riĉigis tio ĉi.
 
    Ĉar ofte, kiam kuŝas mi
    trankvile sur la sofo re-
    aperas tiu bildo ĉi,
    kaj tiam reokazas, ke
    ekĝojas mia kor’ en mi,
    kun la narcisoj dancas ĝi.
 
    Traduko de la Angla poemo "The Daffodils"
de William Wordsworth (*1770 - †1850)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1997-03.12.

Verkita de la poeto Vordzvorto, Vilhelmo
(1770 - 1850).
Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 1997-03-09 laŭ la origina
anglalingva teksto.