Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
William Wordsworth * The Daffodils Angla Arg-73-39 2003-10-17 22:02 mgr nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La narcisoj Esperanto 1997-03.12 Arg-74-39 2014-09-02 14:14 Manfred nur tiun forigu
Hans Hennecke Die Narzissen [-] Germana Arg-75-39 2004-02-01 18:36 Manfred nur tiun forigu
Krys Ungar Dafodiloj Esperanto Arg-632-39 2009-09-20 15:01 Manfred nur tiun aldonu

William Wordsworth,
La narcisoj

 

William Wordsworth,
Die Narzissen

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Hans Hennecke
 
Migrante super mont’ kaj val’   Argiope-informo:
samkiel nubo ĉe l’ ĉiel’,   La aspekto de tiu ĉi versio estas barita.
subite mi ekvenis al   Supozeble la aŭtoro decidis tion.
narcisa kamp’ kun ora bel’,    
jen apud lago, ĉe arbar’    
en briz’ ondanta kiel mar’.    
 
Seninterrompe kiel la   Traduko de la Angla poemo "The Daffodils"
de William Wordsworth (*1770 - †1850)
en la Germanan de Hans Hennecke.

Germanigo de la origina anglalingva teksto
de WILLIAM WORDSWORTH, fare de Heneko,
Johano (HANS HENNECKE).
(Mi trovis tiun ci poemon en la libro
„Snapshots of Britain“ / „Britannien
in kleinen Geschichten“, rakontita de
JOY BROWNING, eldonejo Deutscher
Taschenbuchverlag, ISBN 3-423-09319-6.)
stelaroj de la galakci’    
etendis plurdekmiloj da    
ĉi tiuj floroj en lini’    
laŭlonge de l’ lagbordo sin,    
en longaj vicoj kaj sen fin’.    
 
La ondoj dancis, la brilet’    
de l’ floroj min impresis pli;    
ja devas ĝoji la poet’    
en tia ĉarma kompani’.    
Rigardis kaj rigardis mi    
kaj min riĉigis tio ĉi.    
 
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi    
trankvile sur la sofo re-    
aperas tiu bildo ĉi,    
kaj tiam reokazas, ke    
ekĝojas mia kor’ en mi,    
kun la narcisoj dancas ĝi.    
 
Traduko de la Angla poemo "The Daffodils"
de William Wordsworth (*1770 - †1850)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1997-03.12.

Verkita de la poeto Vordzvorto, Vilhelmo
(1770 - 1850).
Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 1997-03-09 laŭ la origina
anglalingva teksto.