Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Krys Ungar Dafodiloj Esperanto Arg-632-39 2009-09-20 15:01 Manfred nur tiun forigu
Hans Hennecke Die Narzissen [-] Germana Arg-75-39 2004-02-01 18:36 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La narcisoj Esperanto 1997-03.12 Arg-74-39 2014-09-02 14:14 Manfred nur tiun aldonu
William Wordsworth * The Daffodils Angla Arg-73-39 2003-10-17 22:02 mgr nur tiun aldonu

William Wordsworth,
Dafodiloj

 

William Wordsworth,
Die Narzissen

 
tradukita de Krys Ungar   tradukita de Hans Hennecke
 
Mi vagis sola kiel nub'   Argiope-informo:
Altflosas super la kampar'   La aspekto de tiu ĉi versio estas barita.
Kaj tiam tuj aperis trup'   Supozeble la aŭtoro decidis tion.
De dafodiloj; ora ar'    
Apud la lag', sub arba tend'    
Flirtis kaj dancis en la vent'.    
 
Senbreĉe kiel astra bril'   Traduko de la Angla poemo "The Daffodils"
de William Wordsworth (*1770 - †1850)
en la Germanan de Hans Hennecke.

Germanigo de la origina anglalingva teksto
de WILLIAM WORDSWORTH, fare de Heneko,
Johano (HANS HENNECKE).
(Mi trovis tiun ci poemon en la libro
„Snapshots of Britain“ / „Britannien
in kleinen Geschichten“, rakontita de
JOY BROWNING, eldonejo Deutscher
Taschenbuchverlag, ISBN 3-423-09319-6.)
Sur Lakta Voj' flagretas, jen    
Sterniĝis ili en defil'    
Senfine laŭ la laghaven'.    
Rigardon kaptis la balanc'    
De dekmil kapoj en la danc'.    
 
Apudaj ondoj dancis, sed    
Triumfon gajnis floroj ĉi,    
Devigis gajon de poet'    
Plej joviala kompani':    
Mi rigardadis sen atent',    
Ke min riĉigos la prezent'.    
 
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi    
Penseme, aŭ en menslangvor',    
Ekfulmas ili tra l' konsci' -    
La beno de solema hor';    
La koro pro pleniga ĝu'    
Kun dafodiloj dancas plu.    
 
Traduko de la Angla poemo "The Daffodils"
de William Wordsworth (*1770 - †1850)
en Esperanton de Krys Ungar (Krys
Bottrill).