Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Vaga kanto Esperanto 1907 Arg-766-389 2007-03-18 11:59 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Studenta kanto Esperanto 2007-03-20 Arg-767-389 2007-03-23 11:43 Manfred nur tiun forigu
N. N. 11 * Studentenlied Germana Arg-765-389 2007-03-18 12:09 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 11,
Studenta kanto

 

N. N. 11,
Vaga kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. La tutan tagon studis mi   1. L'antaŭtagmezon tutan mi
Senpaŭze ĝis vesper'.   Studadis kun fervor',
Nun dediĉita estu ĝi   Nun posttagmezon ĝojos en
Finfine al bier'.   Bierejo mia kor'!
Nur volas iri hejmen mi,   Pli frue mi ne lasos ĝin,
se sonas de l' gardisto kri'.   Ol vokis la meznokto min.
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
2. Plej bela aĵ' en mondo ĉi   2. De l'viv' plej granda ĝojo jen
Ja estas am' kaj vin',   Do estas am' kaj vin',
Brakumas mian inon mi   De l'amatino ĉirkaŭpren'
Kaj sentas princo min.   Sentigas princo min!
Mi revas, ke kun reĝa kron'   Kaj ĉe hordea suko eĉ
Mi sidas alte sur la tron'.   Mi revas laŭ kronita reĝ'!
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
3. Se hom' ne sentas ĉarmon de   3. Ja homo sen de am' inklin'
La bel' kaj de la vin',   Nek vinon amantul'
Na ŝatas tiun mi kaj ne   Neniam amikigos min
Salutas kore lin.   Nek estos ajn karul'.
Egala ŝajnas tiu ĉi   Similas vivo tia nur
Al malfekunda kamp' al mi.   Malbonan kampon sen kultur'!
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
4. Jam ofte mi - ĉe la ĉiel' -   4. Jam ofte pensis mi, pro ĉiel'!
Pensadis pri l' kamel':   Ke de l'Kreinto do
Komforton havas tiu ĉi;   Pri soifo estas la kamel'
Ĉar portos ĝi en si   Tre favorata, ho!
Barelon, se ne akvo en   Barelon kiel ventro ĝi
Ĉi tiu estus jen.   Enhavas per naturmagi'!
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
5. Ho, karaj fratoj, estas ne   5. Ĉu - kien mia - scias vi -
Plu klara pens' en mi;   Kompreno iris for?
Mi havas la impreson, ke   Ebrie sentas preskaŭ mi,
forlasis min raci'.   Batadas mia kor'.
Tordiĝas miaj sensoj kvin   Okulo surda, muta naz',
Kaj tio konfuzigas min.   Senvida lango - stranga kaz'!
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
6. Plenigu por mi drinkemul'   6. Ho, mastro, unu glason nur,
La glason ree vi!   Enverŝu sen envi'!
Ĝin notu, mastro, sur tabul',   La ŝuldon skribu al la mur',
Pruntita estu ĝi.   Jen mia garanti':
Mi lasas mian ĉapon kun   Por la pruntita biero ĉi
promes' de posta pago nun.1)   Prezentas mian ĉapon mi!
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
Traduko de la Germana poemo "Studentenlied"
de N. N. 11 en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 2007-03-20.

La originan germana-lingvan tekston de
tiu ĉi kanto mi, Manfred Retzlaff, elprenis
el la retejo de sinjoroFrank Petersohn
http://ingeb.org/Lieder/ichhabde.html.
Tie estas indikite, ke la dua kaj la tria
strofoj estas antaŭ la jaro 1794 verkitaj
de Joachim Perinet (1765-1816). Vidu
ankaŭ:
http://www.markomannia.org/index.php?target=liederbuchlied&liedid=284.
La melodio de la kanto estas indikita en
ambaŭ retejoj en formo de midi-dosiero.
  Traduko de la Germana poemo "Studentenlied"
de N. N. 11 en Esperanton de Ludwig Emil
Meier (*1847-02-16 - †1919) en
1907.

La originan germana-lingvan tekston de
tiu ĉi kanto mi, Manfred Retzlaff, elprenis
el la retejo de sinjoroFrank Petersohn
http://ingeb.org/Lieder/ichhabde.html.
Tie estas indikite, ke la dua kaj la tria
strofoj estas antaŭ la jaro 1794 verkitaj
de Joachim Perinet (1765-1816). Vidu
ankaŭ:
http://www.markomannia.org/index.php?target=liederbuchlied&liedid=284.
La esperantigon mi trovis en la kant-libreto
"Esperantista kantaro", kolekto unua:
Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, verkisto.
La kantlibro estas eldonita en 1907 de la
eldonejo Hans Theodor Hoffman, Berlin W
35, Steglitzer Straße 44. (Sur la paĝoj
9 kaj 10 de tiu kant-libreto estas
intershanĝitaj la strofoj 3 kaj 4, kompare
al la origina germana teksto. Mi
re-interŝanĝis tiujn.)
La melodio de la kanto estas indikita en
ambaŭ retejoj en formo de midi-dosiero.
 
1) aŭ:\\Kaj prenu mian ĉapon ĉi,\\Ĝi estu
via garanti'