Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Søren Kristian Nielsen En la arbaro Esperanto Arg-763-387 2007-03-13 08:43 Manfred nur tiun forigu
Hans Christian Andersen * I skoven Danish Arg-762-387 2007-03-13 08:43 Manfred nur tiun aldonu

Hans Christian Andersen,
En la arbaro

 
tradukita de Søren Kristian Nielsen
 
Ho, kiel bela la arbar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kun bela varda foliar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
La junular' kun am-ebri'
promenas ofte tie ĉi.
::Kuk-kuk, kuk-kuk, falera.::
 
En luna brilo iras ni,
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj ankaŭ sub la sunradi',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
De la kukol' ekscias vi,
ĉu pli da kisoj havos vi.
::Kuk-kuk, kuk-kuk, falera.::
 
Nur pensu pri gajec' kaj ĝoj',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj iru laŭ la hela voj',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
Kaj la kukolo kantas pri
la amo inter li kaj ŝi.
::Kuk-kuk, kuk-kuk, falera.::
 
Traduko de la Dana poemo "I skoven" de
Hans Christian Andersen (Johano Kristiano
Andersen', *1805-04-02 - †1875-08-04)
en Esperanton de Søren Kristian Nielsen
(*1905 - †1988-06-08).

La teksto estas prenita el la retejo
http://www.ugle.dk/hvor_skoven_dog_er_frisk_og_stor.html
de sinjoro Jørgen Ebert (je@ugle.dk). La
kanto estas kantata laŭ la melodio de
germana popola kanto. Vidu ankaŭ:
www.ugle.dk/hvor_skoven_dog_er_frisk_og_stor.mid.