Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun forigu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun aldonu
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 

Фёдор Сологуб,
La disipulo

 
tradukita de Michel Duc Goninaz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi la korpon liveris al ŝimo,   Stulte mi eluzis korpon mian,
Disipinte trezoron de l' sort'.   Disipado estis tio ĉi,
Jen mi staras ĉe la noktolimo   Vidas elirejon mi nenian,
En nudeco, senhelpa, sen fort'.   Nude, neŝirmite staras mi.
 
Kaj mi petas de la Dia graco   Kaj mi preĝas al la kara Dio,
— senkomparas la preĝa sincer'! —   -Tiel mi neniam petis Lin -:
“Nur iomon da forto donacu   “Donu Vi al mi da energio
Al mi, kiun lacigas la ter'.   iom, kiu plu vivtenos min.
 
Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,   Neporteblaj afliktiĝoj teraj,
Por mi troas la tera plenum',   Kaj tro granda tera vivopen’,
Sed printempoj min, ho kiom! ravas,   Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj
Kaj freŝigas min akva brakum'.   Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’!
 
Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,   Kiel ardas la purpur-aŭroroj,
Kiel revas jasmena arbet',   Kiel igas revi la jasmen’,
Kiel milde lazuro rigardas,   Kiel rave amas inaj koroj,
Kiel kisas la lipa impet'!   Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’!
 
Dezirata eĉ pli, ol kisado,   Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1)
Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',   Kaj jasmen-aromo tiu ĉi,
Estas forto de sonĝa persvado   La revado forta, idilia,
Kaj de versoj la milda refren'.   Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’!
 
Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere   Gloro kaj potenco estas via!
En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.   Mi Vin petas, kompatema Di’:
Donu iom da vivo surtere,   Donu iom al vivtempo mia,
Por ke kantojn komponu mi plu!”   Por ke pluajn kantojn verku mi!“
 
Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.
  Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08
.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).