Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun forigu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 

Фёдор Сологуб,
Расточитель

 

Фёдор Сологуб,
La disipulo

 
tradukita de Michel Duc Goninaz       tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi la korpon liveris al ŝimo,   Измотал я безумное тело,   Stulte mi eluzis korpon mian,
Disipinte trezoron de l' sort'.   Расточитель дарованных благ,   Disipado estis tio ĉi,
Jen mi staras ĉe la noktolimo   И стою у ночного предела,   Vidas elirejon mi nenian,
En nudeco, senhelpa, sen fort'.   Изнурен, беззащитен и наг.   Nude, neŝirmite staras mi.
 
Kaj mi petas de la Dia graco   И прошу я у милого Бога,   Kaj mi preĝas al la kara Dio,
— senkomparas la preĝa sincer'! —   Как никто никогда не просил:   -Tiel mi neniam petis Lin -:
“Nur iomon da forto donacu   „Подари мне еще хоть немного   “Donu Vi al mi da energio
Al mi, kiun lacigas la ter'.   Для земли утомительной сил.   iom, kiu plu vivtenos min.
 
Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,   Огорченья земные несносны,   Neporteblaj afliktiĝoj teraj,
Por mi troas la tera plenum',   Непосильны земные труды,   Kaj tro granda tera vivopen’,
Sed printempoj min, ho kiom! ravas,   Но зато как пленительны весны,   Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj
Kaj freŝigas min akva brakum'.   Как прохладны объятья воды!   Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’!
 
Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,   Как пылают багряные зори,   Kiel ardas la purpur-aŭroroj,
Kiel revas jasmena arbet',   Как мечтает жасминовый куст,   Kiel igas revi la jasmen’,
Kiel milde lazuro rigardas,   Сколко ласки в лазоревом взоре   Kiel rave amas inaj koroj,
Kiel kisas la lipa impet'!   И в лобзании радостных уст!   Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’!
 
Dezirata eĉ pli, ol kisado,   И еще вожделенней лобзанья,   Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1)
Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',   Ароматней жасминных кустов   Kaj jasmen-aromo tiu ĉi,
Estas forto de sonĝa persvado   Благодатная сила мечтанья   La revado forta, idilia,
Kaj de versoj la milda refren'.   И певучая сладость стихов.   Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’!
 
Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere   У тебя, милосердного Бога,   Gloro kaj potenco estas via!
En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.   Много славы, и света, и сил.   Mi Vin petas, kompatema Di’:
Donu iom da vivo surtere,   Дай мне жизни земной хоть немного,   Donu iom al vivtempo mia,
Por ke kantojn komponu mi plu!”   Чтоб я новые песни сложил!“   Por ke pluajn kantojn verku mi!“
 
Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ
Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05),
publikigita 1917-06-13.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).
  Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08
.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).