
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Michel Duc Goninaz | La disipanto | Esperanto | 2003 | Arg-759-385 | 2007-02-08 12:35 Manfred | nur tiun forigu |
| Manfred Retzlaff | La disipulo | Esperanto | 2002-08 | Arg-758-385 | MR-392-1a | 2007-02-06 12:17 Manfred | nur tiun aldonu |
| Фёдор Сологуб | * Расточитель | Rusa | 1917-06-13 | Arg-757-385 | 2007-02-06 16:46 Manfred | nur tiun aldonu |
Фёдор Сологуб, |
| tradukita de Michel Duc Goninaz |
| Mi la korpon liveris al ŝimo, |
| Disipinte trezoron de l' sort'. |
| Jen mi staras ĉe la noktolimo |
| En nudeco, senhelpa, sen fort'. |
| Kaj mi petas de la Dia graco |
| — senkomparas la preĝa sincer'! — |
| “Nur iomon da forto donacu |
| Al mi, kiun lacigas la ter'. |
| Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas, |
| Por mi troas la tera plenum', |
| Sed printempoj min, ho kiom! ravas, |
| Kaj freŝigas min akva brakum'. |
| Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas, |
| Kiel revas jasmena arbet', |
| Kiel milde lazuro rigardas, |
| Kiel kisas la lipa impet'! |
| Dezirata eĉ pli, ol kisado, |
| Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen', |
| Estas forto de sonĝa persvado |
| Kaj de versoj la milda refren'. |
| Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere |
| En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'. |
| Donu iom da vivo surtere, |
| Por ke kantojn komponu mi plu!” |
| Traduko de la Rusa poemo "Расточитель" de Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05) en Esperanton de Michel Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003. Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff, korektis preseraron en la tria stofo, nome "printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj". S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio per retletero de l' 07.02.2007. Tiu preseraro ankoraŭ estis en la retejo http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36, el kiu mi prenis la tradukon. |