Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun forigu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun forigu
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
La disipulo

 

Фёдор Сологуб,
Расточитель

 

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff       tradukita de Michel Duc Goninaz
 
Stulte mi eluzis korpon mian,   Измотал я безумное тело,   Mi la korpon liveris al ŝimo,
Disipado estis tio ĉi,   Расточитель дарованных благ,   Disipinte trezoron de l' sort'.
Vidas elirejon mi nenian,   И стою у ночного предела,   Jen mi staras ĉe la noktolimo
Nude, neŝirmite staras mi.   Изнурен, беззащитен и наг.   En nudeco, senhelpa, sen fort'.
 
Kaj mi preĝas al la kara Dio,   И прошу я у милого Бога,   Kaj mi petas de la Dia graco
-Tiel mi neniam petis Lin -:   Как никто никогда не просил:   — senkomparas la preĝa sincer'! —
“Donu Vi al mi da energio   „Подари мне еще хоть немного   “Nur iomon da forto donacu
iom, kiu plu vivtenos min.   Для земли утомительной сил.   Al mi, kiun lacigas la ter'.
 
Neporteblaj afliktiĝoj teraj,   Огорченья земные несносны,   Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,
Kaj tro granda tera vivopen’,   Непосильны земные труды,   Por mi troas la tera plenum',
Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj   Но зато как пленительны весны,   Sed printempoj min, ho kiom! ravas,
Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’!   Как прохладны объятья воды!   Kaj freŝigas min akva brakum'.
 
Kiel ardas la purpur-aŭroroj,   Как пылают багряные зори,   Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,
Kiel igas revi la jasmen’,   Как мечтает жасминовый куст,   Kiel revas jasmena arbet',
Kiel rave amas inaj koroj,   Сколко ласки в лазоревом взоре   Kiel milde lazuro rigardas,
Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’!   И в лобзании радостных уст!   Kiel kisas la lipa impet'!
 
Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1)   И еще вожделенней лобзанья,   Dezirata eĉ pli, ol kisado,
Kaj jasmen-aromo tiu ĉi,   Ароматней жасминных кустов   Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',
La revado forta, idilia,   Благодатная сила мечтанья   Estas forto de sonĝa persvado
Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’!   И певучая сладость стихов.   Kaj de versoj la milda refren'.
 
Gloro kaj potenco estas via!   У тебя, милосердного Бога,   Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere
Mi Vin petas, kompatema Di’:   Много славы, и света, и сил.   En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.
Donu iom al vivtempo mia,   Дай мне жизни земной хоть немного,   Donu iom da vivo surtere,
Por ke pluajn kantojn verku mi!“   Чтоб я новые песни сложил!“   Por ke kantojn komponu mi plu!”
 
Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08
.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ
Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05),
publikigita 1917-06-13.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).
  Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.