
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Michel Duc Goninaz | La disipanto | Esperanto | 2003 | Arg-759-385 | 2007-02-08 12:35 Manfred | nur tiun aldonu |
| Manfred Retzlaff | La disipulo | Esperanto | 2002-08 | Arg-758-385 | MR-392-1a | 2007-02-06 12:17 Manfred | nur tiun forigu |
| Фёдор Сологуб | * Расточитель | Rusa | 1917-06-13 | Arg-757-385 | 2007-02-06 16:46 Manfred | nur tiun aldonu |
Фёдор Сологуб, |
| tradukita de Manfred Retzlaff |
| Stulte mi eluzis korpon mian, |
| Disipado estis tio ĉi, |
| Vidas elirejon mi nenian, |
| Nude, neŝirmite staras mi. |
| Kaj mi preĝas al la kara Dio, |
| -Tiel mi neniam petis Lin -: |
| “Donu Vi al mi da energio |
| iom, kiu plu vivtenos min. |
| Neporteblaj afliktiĝoj teraj, |
| Kaj tro granda tera vivopen’, |
| Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj |
| Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’! |
| Kiel ardas la purpur-aŭroroj, |
| Kiel igas revi la jasmen’, |
| Kiel rave amas inaj koroj, |
| Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’! |
| Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1) |
| Kaj jasmen-aromo tiu ĉi, |
| La revado forta, idilia, |
| Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’! |
| Gloro kaj potenco estas via! |
| Mi Vin petas, kompatema Di’: |
| Donu iom al vivtempo mia, |
| Por ke pluajn kantojn verku mi!“ |
| Traduko de la Rusa poemo "Расточитель" de Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08 . La vera nomo de la poeto estis: Фёдор Қузьмич Тетерников (Fjodor Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб (Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo (pseŭdonimo). |