Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun aldonu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun forigu
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
Расточитель

 

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 
    tradukita de Michel Duc Goninaz
 
Измотал я безумное тело,   Mi la korpon liveris al ŝimo,
Расточитель дарованных благ,   Disipinte trezoron de l' sort'.
И стою у ночного предела,   Jen mi staras ĉe la noktolimo
Изнурен, беззащитен и наг.   En nudeco, senhelpa, sen fort'.
 
И прошу я у милого Бога,   Kaj mi petas de la Dia graco
Как никто никогда не просил:   — senkomparas la preĝa sincer'! —
„Подари мне еще хоть немного   “Nur iomon da forto donacu
Для земли утомительной сил.   Al mi, kiun lacigas la ter'.
 
Огорченья земные несносны,   Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,
Непосильны земные труды,   Por mi troas la tera plenum',
Но зато как пленительны весны,   Sed printempoj min, ho kiom! ravas,
Как прохладны объятья воды!   Kaj freŝigas min akva brakum'.
 
Как пылают багряные зори,   Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,
Как мечтает жасминовый куст,   Kiel revas jasmena arbet',
Сколко ласки в лазоревом взоре   Kiel milde lazuro rigardas,
И в лобзании радостных уст!   Kiel kisas la lipa impet'!
 
И еще вожделенней лобзанья,   Dezirata eĉ pli, ol kisado,
Ароматней жасминных кустов   Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',
Благодатная сила мечтанья   Estas forto de sonĝa persvado
И певучая сладость стихов.   Kaj de versoj la milda refren'.
 
У тебя, милосердного Бога,   Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere
Много славы, и света, и сил.   En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.
Дай мне жизни земной хоть немного,   Donu iom da vivo surtere,
Чтоб я новые песни сложил!“   Por ke kantojn komponu mi plu!”
 
Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ
Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05),
publikigita 1917-06-13.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).
  Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.