eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Richard Schulz | Trovaĵo | Esperanto | 1984-07 | Arg-740-376 | 2013-02-26 15:17 Manfred | nur tiun forigu |
Manfred Retzlaff | Trovita | Esperanto | 1982-05-05 | Arg-739-376 | MR-010-1 | 2006-12-11 22:15 Manfred | nur tiun forigu |
Antoni Grabowski | Trovita | Esperanto | Arg-741-376 | 2006-12-14 00:07 mgr | nur tiun aldonu | |
Johann Wolfgang von Goethe | * Gefunden | Germana | Arg-738-376 | 2006-12-11 22:11 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Richard Schulz | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
Mi vagis sola | Mi tra arbaro | Ich ging im Walde | ||
En la arbar’. | Sencele iris | So für mich hin, | ||
Nenion serĉi | Kaj trovi ion | Und nichts zu suchen, | ||
Jen mia far’. | Mi ne deziris. | Das war mein Sinn. | ||
Enombre vidis | Ĉe l’ vojo vidis | Im Schatten sah ich | ||
Floreton mi. | Mi etan floron, | Ein Blümchen stehn, | ||
Lumanta stelo, | Kaj ege tuŝis | Wie Sterne leuchtend, | ||
Okulvizi’. | Ĝi mian koron. | Wie Äuglein schön. | ||
Al mi plukonta | Kaj kiam volis | Ich wollt’ es brechen, | ||
Jen ĝia vort’: | Mi ĝin deŝiri, | Da sagt’ es fein: | ||
„Ĉu ke mi velku | „N rompu min!“, mi | „Soll ich zum Welken | ||
Al frua mort’ ?“ | Ĝin aŭdis diri. | Gebrochen sein?“ | ||
Mi ĝin elfosis | Kaj mi singarde | Ich grub’s mit allen | ||
Kun la radik’ | Ĝin elterigis, | Den Würzlein aus, | ||
Ĝin portis domen | Al mia domo | Zum Garten trug ich’s, | ||
Al la larik’. | Ĝin translokigis. | Am hübschen Haus. | ||
Replantis tie | Alialoke | Und pflanzt’ es wieder | ||
Ĝin en la fru’. | Ĝi nun kreskadas, | Am stillen Ort; | ||
Ĝi nun kreskadas | La eta planto | Nun zweigt es immer | ||
Kaj floras plu. | Kaj plu floradas. | Und blüht so fort. | ||
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26) en 1984-07. Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro 61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“, kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis tiutempo en la germana urbo Mindeno (Minden). Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. | Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1982-05-05. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22). |