Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Moliino Malon' Esperanto 2006-12-04 Arg-735-374 | MR-451-2 (Esperanto) 2008-11-29 16:14 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Molly Malone Germana 2006-12-04 Arg-734-374 | MR-451-2 (deutsch) 2008-11-29 16:22 Manfred nur tiun aldonu
James Yorkston * Molly Malone Angla Arg-733-374 2013-11-25 12:31 Manfred nur tiun aldonu
Jean-Marc Leclercq Molly Malone Esperanto Arg-1886-374 2013-11-25 11:01 Manfred nur tiun forigu
Seán de Fréine Mol Ní Mhaoileoin [-] Irlanda Arg-817-374 2007-05-16 20:17 Manfred nur tiun aldonu

James Yorkston,
Molly Malone

 

James Yorkston,
Moliino Malon'

 
tradukita de Jean-Marc Leclercq   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En bela Dublino,   1. En bela Dublino,
kie ravas la ino,   Jen vivis knabino,
Ekvidis dolĉegan mi Molly Malone.   Enamiĝis unue en tiun ĉi mi.
Ŝi travagis stratarojn   Ĉareton ŝovante
puŝante la varojn.   Tra l’ stratoj irante
“Kardioj! Mituloj! Aĉetu de mi!”   Ŝi vokis : Jen konkoj, jen ostroj! Aĉetu vi, ho!
Ho freŝajn kardiojn,   Ankoraŭ tutfreŝaj, ankoraŭ tutfreŝaj!
Ho vivajn mitulojn,   Jen konkoj kaj ostroj! Aĉetu vi, ho!
Moluskojn vivegajn proponas mi!    
 
Estis ŝi vendistino,   2. Veturis ŝi tiel
sed ne miris Dublino,   Tra l’ stratoj samkiel
Ĉar ankaŭ tiel faris gepatroj de ŝi.   Ĝin faris antaŭe gepatroj de ŝi.
Ili vagis stratarojn,   Sian ĉaron ŝovante,
puŝante la varojn,   Tra l’ stratoj irante
“Kardioj! Mituloj! Aĉetu de mi!”   Vokante : Jen konkoj, jen ostroj! Aĉetu vi, ho!
Ho freŝajn kardiojn,   Ankoraŭ tutfreŝaj, ankoraŭ tutfreŝaj!
Ho vivajn mitulojn,   Jen konkoj kaj ostroj! Aĉetu vi, ho!
Moluskojn vivegajn proponas mi!    
 
Jen febro ekfortis,   3. Ŝi iĝis malsana,
pro tio ŝi mortis,   Sanig’ estis vana,
La fino alvenis al Molly Malone.   Memoras mi ĉiam ankoraŭ pri ŝi,
Fantomo nun vagas,   Tra l’ stratoj iranta,
neniu nun pagas   Ĉareton ŝovanta,
Por kardioj, miltuloj puŝataj de ĝi.   Vokanta: Jen konkoj, jen ostroj! Aĉetu vi, ho!
Fantomajn kardiojn   Ankoraŭ tutfreŝaj, ankoraŭ tutfreŝaj!
Fantomajn mitulojn,   Jen konkoj kaj ostroj! Aĉetu vi, ho!
Fantomajn moluskojn nur vendas nun ĝi.    
 
Traduko de la Angla poemo "Molly Malone"
de James Yorkston en Esperanton de Jean-Marc
Leclercq (*1961-10-10).
  Traduko de la Angla poemo "Molly Malone"
de James Yorkston en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
en 2006-12-04.