Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Moliino Malon' Esperanto 2006-12-04 Arg-735-374 | MR-451-2 (Esperanto) 2008-11-29 16:14 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Molly Malone Germana 2006-12-04 Arg-734-374 | MR-451-2 (deutsch) 2008-11-29 16:22 Manfred nur tiun aldonu
James Yorkston * Molly Malone Angla Arg-733-374 2013-11-25 12:31 Manfred nur tiun forigu
Jean-Marc Leclercq Molly Malone Esperanto Arg-1886-374 2013-11-25 11:01 Manfred nur tiun forigu
Seán de Fréine Mol Ní Mhaoileoin [-] Irlanda Arg-817-374 2007-05-16 20:17 Manfred nur tiun aldonu

James Yorkston,
Molly Malone

 

James Yorkston,
Molly Malone

 
tradukita de Jean-Marc Leclercq    
 
En bela Dublino,   In Dublin's fair city,
kie ravas la ino,   Where girls are so pretty,
Ekvidis dolĉegan mi Molly Malone.   I first set my eyes on sweet Molly Malone,
Ŝi travagis stratarojn   As she pushed her wheelbarrow
puŝante la varojn.   Through streets broad and narrow,
“Kardioj! Mituloj! Aĉetu de mi!”   Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!
Ho freŝajn kardiojn,   Alive, alive oh! alive, alive oh!
Ho vivajn mitulojn,   Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!
Moluskojn vivegajn proponas mi!    
 
Estis ŝi vendistino,   She was a fishmonger,
sed ne miris Dublino,   And sure twas no wonder,
Ĉar ankaŭ tiel faris gepatroj de ŝi.   For so were her mother and father before,
Ili vagis stratarojn,   And they each wheeled their wheelbarrow,
puŝante la varojn,   Through streets broad and narrow,
“Kardioj! Mituloj! Aĉetu de mi!”   Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!
Ho freŝajn kardiojn,   Alive, alive oh! alive, alive oh!
Ho vivajn mitulojn,   Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!
Moluskojn vivegajn proponas mi!    
 
Jen febro ekfortis,   She died of a fever,
pro tio ŝi mortis,   And no one could save her,
La fino alvenis al Molly Malone.   And that was the end of sweet Molly Malone.
Fantomo nun vagas,   Now her ghost wheels her barrow,
neniu nun pagas   Through streets broad and narrow,
Por kardioj, miltuloj puŝataj de ĝi.   Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!
Fantomajn kardiojn   Alive, alive oh! alive, alive oh!
Fantomajn mitulojn,   Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!
Fantomajn moluskojn nur vendas nun ĝi.    
 
Traduko de la Angla poemo "Molly Malone"
de James Yorkston en Esperanton de Jean-Marc
Leclercq (*1961-10-10).

 
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
James Yorkston.

Pri la kanto vidu la retejojn
http://homepage.eircom.net/~seanjmurphy/irhismys/molly.htm
kaj http://homepage.eircom.net/~seanjmurphy/irhismys/mollylyrics.htm.
En la unua retejo estas indikitaj ankaŭ
la muziknotoj. Vidu ankaŭ la germanan
version de la vikipediejo pri Molly Malone:
http://de.wikipedia.org/wiki/Molly_Malone.
Legu ankaŭ: http://en.wikisource.org/wiki/Molly_Malone.