Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Moliino Malon' Esperanto 2006-12-04 Arg-735-374 | MR-451-2 (Esperanto) 2008-11-29 16:14 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Molly Malone Germana 2006-12-04 Arg-734-374 | MR-451-2 (deutsch) 2008-11-29 16:22 Manfred nur tiun aldonu
James Yorkston * Molly Malone Angla Arg-733-374 2013-11-25 12:31 Manfred nur tiun aldonu
Jean-Marc Leclercq Molly Malone Esperanto Arg-1886-374 2013-11-25 11:01 Manfred nur tiun forigu
Seán de Fréine Mol Ní Mhaoileoin [-] Irlanda Arg-817-374 2007-05-16 20:17 Manfred nur tiun aldonu

James Yorkston,
Molly Malone

 
tradukita de Jean-Marc Leclercq
 
En bela Dublino,
kie ravas la ino,
Ekvidis dolĉegan mi Molly Malone.
Ŝi travagis stratarojn
puŝante la varojn.
“Kardioj! Mituloj! Aĉetu de mi!”
Ho freŝajn kardiojn,
Ho vivajn mitulojn,
Moluskojn vivegajn proponas mi!
 
Estis ŝi vendistino,
sed ne miris Dublino,
Ĉar ankaŭ tiel faris gepatroj de ŝi.
Ili vagis stratarojn,
puŝante la varojn,
“Kardioj! Mituloj! Aĉetu de mi!”
Ho freŝajn kardiojn,
Ho vivajn mitulojn,
Moluskojn vivegajn proponas mi!
 
Jen febro ekfortis,
pro tio ŝi mortis,
La fino alvenis al Molly Malone.
Fantomo nun vagas,
neniu nun pagas
Por kardioj, miltuloj puŝataj de ĝi.
Fantomajn kardiojn
Fantomajn mitulojn,
Fantomajn moluskojn nur vendas nun ĝi.
 
Traduko de la Angla poemo "Molly Malone"
de James Yorkston en Esperanton de Jean-Marc
Leclercq (*1961-10-10).