Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Moliino Malon' Esperanto 2006-12-04 Arg-735-374 | MR-451-2 (Esperanto) 2008-11-29 16:14 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Molly Malone Germana 2006-12-04 Arg-734-374 | MR-451-2 (deutsch) 2008-11-29 16:22 Manfred nur tiun aldonu
James Yorkston * Molly Malone Angla Arg-733-374 2013-11-25 12:31 Manfred nur tiun forigu
Jean-Marc Leclercq Molly Malone Esperanto Arg-1886-374 2013-11-25 11:01 Manfred nur tiun forigu
Seán de Fréine Mol Ní Mhaoileoin [-] Irlanda Arg-817-374 2007-05-16 20:17 Manfred nur tiun aldonu

James Yorkston,
Molly Malone

 

James Yorkston,
Molly Malone

 
    tradukita de Jean-Marc Leclercq
 
In Dublin's fair city,   En bela Dublino,
Where girls are so pretty,   kie ravas la ino,
I first set my eyes on sweet Molly Malone,   Ekvidis dolĉegan mi Molly Malone.
As she pushed her wheelbarrow   Ŝi travagis stratarojn
Through streets broad and narrow,   puŝante la varojn.
Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!   “Kardioj! Mituloj! Aĉetu de mi!”
Alive, alive oh! alive, alive oh!   Ho freŝajn kardiojn,
Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!   Ho vivajn mitulojn,
    Moluskojn vivegajn proponas mi!
 
She was a fishmonger,   Estis ŝi vendistino,
And sure twas no wonder,   sed ne miris Dublino,
For so were her mother and father before,   Ĉar ankaŭ tiel faris gepatroj de ŝi.
And they each wheeled their wheelbarrow,   Ili vagis stratarojn,
Through streets broad and narrow,   puŝante la varojn,
Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!   “Kardioj! Mituloj! Aĉetu de mi!”
Alive, alive oh! alive, alive oh!   Ho freŝajn kardiojn,
Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!   Ho vivajn mitulojn,
    Moluskojn vivegajn proponas mi!
 
She died of a fever,   Jen febro ekfortis,
And no one could save her,   pro tio ŝi mortis,
And that was the end of sweet Molly Malone.   La fino alvenis al Molly Malone.
Now her ghost wheels her barrow,   Fantomo nun vagas,
Through streets broad and narrow,   neniu nun pagas
Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!   Por kardioj, miltuloj puŝataj de ĝi.
Alive, alive oh! alive, alive oh!   Fantomajn kardiojn
Crying, Cockles and mussels, alive, alive oh!   Fantomajn mitulojn,
    Fantomajn moluskojn nur vendas nun ĝi.
 
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
James Yorkston.

Pri la kanto vidu la retejojn
http://homepage.eircom.net/~seanjmurphy/irhismys/molly.htm
kaj http://homepage.eircom.net/~seanjmurphy/irhismys/mollylyrics.htm.
En la unua retejo estas indikitaj ankaŭ
la muziknotoj. Vidu ankaŭ la germanan
version de la vikipediejo pri Molly Malone:
http://de.wikipedia.org/wiki/Molly_Malone.
Legu ankaŭ: http://en.wikisource.org/wiki/Molly_Malone.
  Traduko de la Angla poemo "Molly Malone"
de James Yorkston en Esperanton de Jean-Marc
Leclercq (*1961-10-10).