
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfredo Ratislavo | Ho Jesu', amiko mia | Esperanto | 2006-08-24 | Arg-727-372 | MR-449-1b | 2006-08-24 09:22 Manfred | nur tiun forigu |
| Reinhard Pflüger | Trans imag' Jesu' amikas | Esperanto | 2006-08 | Arg-732-372 | 2008-03-30 23:14 Manfred | nur tiun forigu |
| Tr. Ernst Gebhardt | Welch ein Freund ist unser Jesus | Germana | Arg-729-372 | 2006-08-24 09:35 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Joseph M. Scriven | * What a Friend We Have in Jesus | Angla | Arg-726-372 | 2006-08-25 15:58 mgr | nur tiun aldonu |
Joseph M. Scriven , | Joseph M. Scriven , | |
| tradukita de Reinhard Pflüger | tradukita de Manfredo Ratislavo | |
| Trans imag' Jesu' amikas - | Ho Jesu’, amiko mia, | |
| kia la privilegi', | Kiel alta estas vi! | |
| ke li portas nian ŝuldon. | Estas vi peranto nia, | |
| Preĝe donu ĝin al li. | Kiu ligas nin kun Di’. | |
| Kiom ni disipas ŝancojn | Kiom da aflikto devas | |
| pri anima harmoni', | Nenecese porti ni, | |
| sole ĉar ni rezignadas | Se preĝante, Lin serĉante | |
| preĝe turni nin al li. | Ni ne turnas nin al Li. | |
| En danĝero kaj aflikto, | Kiam la diablo tentas | |
| tento kaj eĉ tragedi' | Nin kun ega energi’, | |
| ni neniam malesperu. | Ni ne devas timi ion, | |
| Preĝe prenu ĝin al li, | Se kredeme preĝas ni. | |
| la fidela akompano. | Jen montriĝas la fidelo | |
| Amikec' ne eblas pli. | De Jesu’, nin helpas Li, | |
| Konas li malforton ĉian, | Kiel la Savant’ potenca. | |
| preĝe portu ĝin al li. | Tiun preĝe petu ni. | |
| Zorgoŝarĝo ofte pezas, | Se ni estas zorgoplenaj | |
| kaj senfina la defi'. | Kaj nin premas tio ĉi, | |
| Ĉion la Savant' superas. | Certe helpas nin Jesuo, | |
| Preĝe fuĝu ni al li. | Niajn preĝojn aŭdas Li. | |
| Se forturnas sin amikoj, | Se amikoj vin forlasas, | |
| preĝe diru ĝin al li. | Diru tion nur al Li! | |
| Vin konsole ĉirkaŭbrakos | Li vin ŝirmos kaj konsolos. | |
| la Unika sen kopi'. | Nur al Li vin turnu vi. | |
| Vi, Savant', promesis porti | Ho Savanto, Vi promesis, | |
| ŝarĝojn niajn tie ĉi. | Ke Vi portos ja por ni | |
| Tial ilin ni demetu | Niajn ŝarĝojn, ni do portu | |
| ĉiujn preĝe nur ĉe vi. | Ĉion preĝe nur al vi. | |
| Baldaŭ preĝoj ne necesos | Baldaŭ ni ne devos preĝi | |
| ĉe la brila tron' de Di'. | Plu sur tiu Tero ĉi, | |
| Ĝis etern' ni restos rave | Tie ni senfine gloros | |
| en ador' kaj laŭd' al Li. | Vin en eternec’, ho Di’. | |
| Traduko de la Angla poemo "What a Friend We Have in Jesus" de Joseph M. Scriven (*1820 - †1886) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2006-08-24. | ||
| Traduko de la Angla poemo "What a Friend We Have in Jesus" de Joseph M. Scriven (*1820 - †1886) en Esperanton de Reinhard Pflüger en 2006-08. Tiu ĉi Esperantigo aperis en la numero 4/2006 de la organo de Kristana Esperanto-Ligo (KELI), en Aŭgusto de 2006. |