
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfredo Ratislavo | Ho Jesu', amiko mia | Esperanto | 2006-08-24 | Arg-727-372 | MR-449-1b | 2006-08-24 09:22 Manfred | nur tiun aldonu |
| Reinhard Pflüger | Trans imag' Jesu' amikas | Esperanto | 2006-08 | Arg-732-372 | 2008-03-30 23:14 Manfred | nur tiun forigu |
| Tr. Ernst Gebhardt | Welch ein Freund ist unser Jesus | Germana | Arg-729-372 | 2006-08-24 09:35 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Joseph M. Scriven | * What a Friend We Have in Jesus | Angla | Arg-726-372 | 2006-08-25 15:58 mgr | nur tiun aldonu |
Joseph M. Scriven , |
| tradukita de Reinhard Pflüger |
| Trans imag' Jesu' amikas - |
| kia la privilegi', |
| ke li portas nian ŝuldon. |
| Preĝe donu ĝin al li. |
| Kiom ni disipas ŝancojn |
| pri anima harmoni', |
| sole ĉar ni rezignadas |
| preĝe turni nin al li. |
| En danĝero kaj aflikto, |
| tento kaj eĉ tragedi' |
| ni neniam malesperu. |
| Preĝe prenu ĝin al li, |
| la fidela akompano. |
| Amikec' ne eblas pli. |
| Konas li malforton ĉian, |
| preĝe portu ĝin al li. |
| Zorgoŝarĝo ofte pezas, |
| kaj senfina la defi'. |
| Ĉion la Savant' superas. |
| Preĝe fuĝu ni al li. |
| Se forturnas sin amikoj, |
| preĝe diru ĝin al li. |
| Vin konsole ĉirkaŭbrakos |
| la Unika sen kopi'. |
| Vi, Savant', promesis porti |
| ŝarĝojn niajn tie ĉi. |
| Tial ilin ni demetu |
| ĉiujn preĝe nur ĉe vi. |
| Baldaŭ preĝoj ne necesos |
| ĉe la brila tron' de Di'. |
| Ĝis etern' ni restos rave |
| en ador' kaj laŭd' al Li. |
| Traduko de la Angla poemo "What a Friend We Have in Jesus" de Joseph M. Scriven (*1820 - †1886) en Esperanton de Reinhard Pflüger en 2006-08. Tiu ĉi Esperantigo aperis en la numero 4/2006 de la organo de Kristana Esperanto-Ligo (KELI), en Aŭgusto de 2006. |