
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfredo Ratislavo | Ho Jesu', amiko mia | Esperanto | 2006-08-24 | Arg-727-372 | MR-449-1b | 2006-08-24 09:22 Manfred | nur tiun forigu |
| Reinhard Pflüger | Trans imag' Jesu' amikas | Esperanto | 2006-08 | Arg-732-372 | 2008-03-30 23:14 Manfred | nur tiun aldonu |
| Tr. Ernst Gebhardt | Welch ein Freund ist unser Jesus | Germana | Arg-729-372 | 2006-08-24 09:35 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Joseph M. Scriven | * What a Friend We Have in Jesus | Angla | Arg-726-372 | 2006-08-25 15:58 mgr | nur tiun aldonu |
Joseph M. Scriven , |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| Ho Jesu’, amiko mia, |
| Kiel alta estas vi! |
| Estas vi peranto nia, |
| Kiu ligas nin kun Di’. |
| Kiom da aflikto devas |
| Nenecese porti ni, |
| Se preĝante, Lin serĉante |
| Ni ne turnas nin al Li. |
| Kiam la diablo tentas |
| Nin kun ega energi’, |
| Ni ne devas timi ion, |
| Se kredeme preĝas ni. |
| Jen montriĝas la fidelo |
| De Jesu’, nin helpas Li, |
| Kiel la Savant’ potenca. |
| Tiun preĝe petu ni. |
| Se ni estas zorgoplenaj |
| Kaj nin premas tio ĉi, |
| Certe helpas nin Jesuo, |
| Niajn preĝojn aŭdas Li. |
| Se amikoj vin forlasas, |
| Diru tion nur al Li! |
| Li vin ŝirmos kaj konsolos. |
| Nur al Li vin turnu vi. |
| Ho Savanto, Vi promesis, |
| Ke Vi portos ja por ni |
| Niajn ŝarĝojn, ni do portu |
| Ĉion preĝe nur al vi. |
| Baldaŭ ni ne devos preĝi |
| Plu sur tiu Tero ĉi, |
| Tie ni senfine gloros |
| Vin en eternec’, ho Di’. |
| Traduko de la Angla poemo "What a Friend We Have in Jesus" de Joseph M. Scriven (*1820 - †1886) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2006-08-24. |