Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ho Jesu', amiko mia Esperanto 2006-08-24 Arg-727-372 | MR-449-1b 2006-08-24 09:22 Manfred nur tiun aldonu
Reinhard Pflüger Trans imag' Jesu' amikas Esperanto 2006-08 Arg-732-372 2008-03-30 23:14 Manfred nur tiun forigu
Tr. Ernst Gebhardt Welch ein Freund ist unser Jesus Germana Arg-729-372 2006-08-24 09:35 Manfred nur tiun aldonu
Joseph M. Scriven * What a Friend We Have in Jesus Angla Arg-726-372 2006-08-25 15:58 mgr nur tiun aldonu

Joseph M. Scriven ,
Trans imag' Jesu' amikas

 
tradukita de Reinhard Pflüger
 
Trans imag' Jesu' amikas -
kia la privilegi',
ke li portas nian ŝuldon.
Preĝe donu ĝin al li.
Kiom ni disipas ŝancojn
pri anima harmoni',
sole ĉar ni rezignadas
preĝe turni nin al li.
 
En danĝero kaj aflikto,
tento kaj eĉ tragedi'
ni neniam malesperu.
Preĝe prenu ĝin al li,
la fidela akompano.
Amikec' ne eblas pli.
Konas li malforton ĉian,
preĝe portu ĝin al li.
 
Zorgoŝarĝo ofte pezas,
kaj senfina la defi'.
Ĉion la Savant' superas.
Preĝe fuĝu ni al li.
Se forturnas sin amikoj,
preĝe diru ĝin al li.
Vin konsole ĉirkaŭbrakos
la Unika sen kopi'.
 
Vi, Savant', promesis porti
ŝarĝojn niajn tie ĉi.
Tial ilin ni demetu
ĉiujn preĝe nur ĉe vi.
Baldaŭ preĝoj ne necesos
ĉe la brila tron' de Di'.
Ĝis etern' ni restos rave
en ador' kaj laŭd' al Li.
 
Traduko de la Angla poemo "What a Friend
We Have in Jesus" de Joseph M. Scriven
(*1820 - †1886) en Esperanton de
Reinhard Pflüger en 2006-08.

Tiu ĉi Esperantigo aperis en la numero
4/2006 de la organo de Kristana Esperanto-Ligo
(KELI), en Aŭgusto de 2006.