Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kristian Langgaard Flugu, ho bird' Esperanto Arg-704-355 2009-05-16 15:18 Manfred nur tiun forigu
Kristian Langgaard Flugu, ho bird’ Esperanto Arg-703-355 2009-05-16 12:17 Manfred nur tiun forigu
Christian Winther * Flyv fugl, flyv Danish Arg-702-355 2009-05-16 15:21 Manfred nur tiun forigu

Christian Winther,
Flugu, ho bird’

 

Christian Winther,
Flugu, ho bird'

 

Christian Winther,
Flyv fugl, flyv

 
tradukita de Kristian Langgaard   tradukita de Kristian Langgaard    
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!   Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!   Flyv fugl, flyv over Furesøens vove!
Nigra la nokt’ venos nun.   Nigra la nokt’ venos nun.   Nu kommer natten så sort,
Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago   Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago   Alt liger sol bag de dæmrende skove,
Kaj ŝtelforiras la sun’.   kaj ŝtelforiras la sun’.   Dagen den lister sig bort;
Nun vi rapidu al via in’ pluma,   Nun vi rapidu al via ino pluma,   Skynd dig nu hjem til din fjedrede mage,
Kaj flavbekuloj apud ŝi;   kaj flavbekuloj apud ŝi;   Til di guulnæbede små;
Sed kiam tago krepuskos, la luma,   sed kiam tago krepuskos, la luma,   Men når i morgen du kommer tilbage
Diru pri ili al mi!   diru pri ili al mi!   Siig mij så alt hvad du så!
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!   Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!   Flyv, fugl! flyv over Furesøens bølge,
Via flugil’ portu vin!   Via flugil’ portu vin!   Stræk dine vinger nu vel!
Se vi renkontos du homojn amantajn,   Se vi renkontos du homojn amantajn,   Ser du to elskende, dem skal du følge,
Ho – vi esploru ŝin kaj lin!   ho – vi esploru ŝin kaj lin!   Dybt skal du speide deres sjæl.
Kiel poeto ja koni mi devus   Kiel poeto ja koni mi devus   Er jeg en sanger, så bør jeg jo vide
Ĉion pri l’ feliĉo de l’ am’,   ĉion pri l’ feliĉ' de l’ am’,   Kjærligheds smigrende lyst,
Ĉiun doloron – la voĉon mi levus   ĉiun doloron – la voĉon mi levus   Alt, hvad et hjerte kan rumme og lide,
En ovacia deklam’.   en ovacia deklam’.   Burde jo tolke min røst.
 
Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!   Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!   Flyv, fugl! flyv over Furesøens rislen,
Amo vin logas al ŝi.   Amo vin logas al ŝi.   Kjærlighed kalder dig hjem;
Sidu nun inter susuro de l’ fago,   Sidu nun inter susuro de l’ fago,   Sæt dig nu kjønt mellem løvbuskens hvislen,
Kantu pri ŝi kaj pri vi!   kantu pri ŝi kaj pri vi!   Syng så din kjærlighed frem!
Se mi nur povus eteren min levi,   Se ankaŭ mi en l' aer' mi povus levi,   Kunde, som du, jeg i ætheren svømme,
Scius mi, kien iros mi.   scius mi, kien iros mi.   Veed jeg nok, hvor gik min flugt;
Sola povas suspiri kaj revi -   Mi en arbar' povas nur plendi, revi -   Jeg kan i lunden kun sukke og drømme,
Mia amfrukt’ estas ĝi   - nura amfrukto por mi.   Det er min kjærligheds frugt.
 
Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!   Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!   Flyv, fugl! flyv over Furesøens vande,
Flugu al ŝi, flugu for!   Flugu al ŝi - flugu for!   Langt, langt bort i det blåe!
Ie vi trovos solecan arbaron,   Ie vi trovos solecan arbaron,   Eensomt i skoven ved fjerneste strande
Kien sopiras la kor’.   kien sopiras la kor’.   Seer du min favre at gåe.
Ora flirtetas harar’ en venteto,   Ora harar’ flirtetas en venteto,   Guulbrune lokke de flagre i vinden,
Gracila ja estas ŝi,   rekta, gracila estas ŝi,   Let er hun, rank som et ax,
Nigraj okuloj kaj roza vangeto,   nigraj okuloj kaj roza vangeto,   Øiet er sort, og roser har kinden,
Ho – ja ekkonos ŝin vi.   ho – tuj ŝin konas ja vi.   Ak! du kan kjende hende strax!
 
Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !   Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !   Flyv, fugl! flyv over Furesøens brusen,
Aŭdu! La nokta ĝemad’!   Aŭdu! La nokta ĝemad’!   Dybt drager natten sit suk!
Flustras la arboj timeman sibladon -   Flustras la arboj timeman sibladon -   Træerne hviske med ængstelig susen,
Estas vespersalutad’.   estas vespersalutad’.   Hilse Godnat med et buk!
Birdoj eĉ sentas de l’ amo doloron   Ĉu vi aŭskultis? Eĉ inter birdaro   Har du ei lyttet til mangefold smerte
Same kiel homoj ni.   - granda, profunda amdolor'!   Selv hos den fjedrede flok?
Kiu konsolu nun mian koron?   Diru nun en la malluma arbaro   Siig et Godnat til mit bævende hjerte,
Nun „Bonan nokton!“ al vi.   bonnokton al mia kor'!   Siig det, du veed det jo nok.
 
Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Tiun poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la libro "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la dana eldonejo
"SEFO", Nykøbing.
(En la kelkaj strofoj de la esperantigo
verkita de la tradukinto K. Langaard mi
faris kelkajn modifojn, por pli konformigi
la versritmon al la dana-lingvo originalo.
La kvar lastajn liniojn mi provis aliigi
komplete.)
  Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Origina tradukversio de Kristian Langgaard,
troviĝanta en la libreto "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la eldonejo "SEFO",
Nykøbing, Danlando.
  Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876).

Tiu origina dana-lingva teksto estas
troveble interalie en la retejo
http://www.recmusic.org/lieder/w/winther/.