Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kristian Langgaard Flugu, ho bird' Esperanto Arg-704-355 2009-05-16 15:18 Manfred nur tiun forigu
Kristian Langgaard Flugu, ho bird’ Esperanto Arg-703-355 2009-05-16 12:17 Manfred nur tiun forigu
Christian Winther * Flyv fugl, flyv Danish Arg-702-355 2009-05-16 15:21 Manfred nur tiun aldonu

Christian Winther,
Flugu, ho bird’

 

Christian Winther,
Flugu, ho bird'

 
tradukita de Kristian Langgaard   tradukita de Kristian Langgaard
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!   Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!
Nigra la nokt’ venos nun.   Nigra la nokt’ venos nun.
Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago   Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago
Kaj ŝtelforiras la sun’.   kaj ŝtelforiras la sun’.
Nun vi rapidu al via in’ pluma,   Nun vi rapidu al via ino pluma,
Kaj flavbekuloj apud ŝi;   kaj flavbekuloj apud ŝi;
Sed kiam tago krepuskos, la luma,   sed kiam tago krepuskos, la luma,
Diru pri ili al mi!   diru pri ili al mi!
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!   Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!
Via flugil’ portu vin!   Via flugil’ portu vin!
Se vi renkontos du homojn amantajn,   Se vi renkontos du homojn amantajn,
Ho – vi esploru ŝin kaj lin!   ho – vi esploru ŝin kaj lin!
Kiel poeto ja koni mi devus   Kiel poeto ja koni mi devus
Ĉion pri l’ feliĉo de l’ am’,   ĉion pri l’ feliĉ' de l’ am’,
Ĉiun doloron – la voĉon mi levus   ĉiun doloron – la voĉon mi levus
En ovacia deklam’.   en ovacia deklam’.
 
Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!   Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!
Amo vin logas al ŝi.   Amo vin logas al ŝi.
Sidu nun inter susuro de l’ fago,   Sidu nun inter susuro de l’ fago,
Kantu pri ŝi kaj pri vi!   kantu pri ŝi kaj pri vi!
Se mi nur povus eteren min levi,   Se ankaŭ mi en l' aer' mi povus levi,
Scius mi, kien iros mi.   scius mi, kien iros mi.
Sola povas suspiri kaj revi -   Mi en arbar' povas nur plendi, revi -
Mia amfrukt’ estas ĝi   - nura amfrukto por mi.
 
Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!   Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!
Flugu al ŝi, flugu for!   Flugu al ŝi - flugu for!
Ie vi trovos solecan arbaron,   Ie vi trovos solecan arbaron,
Kien sopiras la kor’.   kien sopiras la kor’.
Ora flirtetas harar’ en venteto,   Ora harar’ flirtetas en venteto,
Gracila ja estas ŝi,   rekta, gracila estas ŝi,
Nigraj okuloj kaj roza vangeto,   nigraj okuloj kaj roza vangeto,
Ho – ja ekkonos ŝin vi.   ho – tuj ŝin konas ja vi.
 
Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !   Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !
Aŭdu! La nokta ĝemad’!   Aŭdu! La nokta ĝemad’!
Flustras la arboj timeman sibladon -   Flustras la arboj timeman sibladon -
Estas vespersalutad’.   estas vespersalutad’.
Birdoj eĉ sentas de l’ amo doloron   Ĉu vi aŭskultis? Eĉ inter birdaro
Same kiel homoj ni.   - granda, profunda amdolor'!
Kiu konsolu nun mian koron?   Diru nun en la malluma arbaro
Nun „Bonan nokton!“ al vi.   bonnokton al mia kor'!
 
Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Tiun poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la libro "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la dana eldonejo
"SEFO", Nykøbing.
(En la kelkaj strofoj de la esperantigo
verkita de la tradukinto K. Langaard mi
faris kelkajn modifojn, por pli konformigi
la versritmon al la dana-lingvo originalo.
La kvar lastajn liniojn mi provis aliigi
komplete.)
  Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Origina tradukversio de Kristian Langgaard,
troviĝanta en la libreto "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la eldonejo "SEFO",
Nykøbing, Danlando.