Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kristian Langgaard Flugu, ho bird' Esperanto Arg-704-355 2009-05-16 15:18 Manfred nur tiun aldonu
Kristian Langgaard Flugu, ho bird’ Esperanto Arg-703-355 2009-05-16 12:17 Manfred nur tiun forigu
Christian Winther * Flyv fugl, flyv Danish Arg-702-355 2009-05-16 15:21 Manfred nur tiun aldonu

Christian Winther,
Flugu, ho bird’

 
tradukita de Kristian Langgaard
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!
Nigra la nokt’ venos nun.
Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago
Kaj ŝtelforiras la sun’.
Nun vi rapidu al via in’ pluma,
Kaj flavbekuloj apud ŝi;
Sed kiam tago krepuskos, la luma,
Diru pri ili al mi!
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!
Via flugil’ portu vin!
Se vi renkontos du homojn amantajn,
Ho – vi esploru ŝin kaj lin!
Kiel poeto ja koni mi devus
Ĉion pri l’ feliĉo de l’ am’,
Ĉiun doloron – la voĉon mi levus
En ovacia deklam’.
 
Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!
Amo vin logas al ŝi.
Sidu nun inter susuro de l’ fago,
Kantu pri ŝi kaj pri vi!
Se mi nur povus eteren min levi,
Scius mi, kien iros mi.
Sola povas suspiri kaj revi -
Mia amfrukt’ estas ĝi
 
Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!
Flugu al ŝi, flugu for!
Ie vi trovos solecan arbaron,
Kien sopiras la kor’.
Ora flirtetas harar’ en venteto,
Gracila ja estas ŝi,
Nigraj okuloj kaj roza vangeto,
Ho – ja ekkonos ŝin vi.
 
Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !
Aŭdu! La nokta ĝemad’!
Flustras la arboj timeman sibladon -
Estas vespersalutad’.
Birdoj eĉ sentas de l’ amo doloron
Same kiel homoj ni.
Kiu konsolu nun mian koron?
Nun „Bonan nokton!“ al vi.
 
Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Tiun poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la libro "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la dana eldonejo
"SEFO", Nykøbing.
(En la kelkaj strofoj de la esperantigo
verkita de la tradukinto K. Langaard mi
faris kelkajn modifojn, por pli konformigi
la versritmon al la dana-lingvo originalo.
La kvar lastajn liniojn mi provis aliigi
komplete.)