eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Langgaard, Kristian | Flugu, ho bird' | Esperanto | Arg-704-355 | 2009-05-16 15:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Langgaard, Kristian | Flugu, ho bird’ | Esperanto | Arg-703-355 | 2009-05-16 12:17 Manfred | nur tiun forigu | |
Winther, Christian | * Flyv fugl, flyv | Danish | Arg-702-355 | 2009-05-16 15:21 Manfred | nur tiun forigu |
Christian Winther, | Christian Winther, | Christian Winther, | ||
tradukita de Kristian Langgaard | tradukita de Kristian Langgaard | |||
Flyv fugl, flyv over Furesøens vove! | Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago! | Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago! | ||
Nu kommer natten så sort, | Nigra la nokt’ venos nun. | Nigra la nokt’ venos nun. | ||
Alt liger sol bag de dæmrende skove, | Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago | Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago | ||
Dagen den lister sig bort; | Kaj ŝtelforiras la sun’. | kaj ŝtelforiras la sun’. | ||
Skynd dig nu hjem til din fjedrede mage, | Nun vi rapidu al via in’ pluma, | Nun vi rapidu al via ino pluma, | ||
Til di guulnæbede små; | Kaj flavbekuloj apud ŝi; | kaj flavbekuloj apud ŝi; | ||
Men når i morgen du kommer tilbage | Sed kiam tago krepuskos, la luma, | sed kiam tago krepuskos, la luma, | ||
Siig mij så alt hvad du så! | Diru pri ili al mi! | diru pri ili al mi! | ||
Flyv, fugl! flyv over Furesøens bølge, | Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn! | Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn! | ||
Stræk dine vinger nu vel! | Via flugil’ portu vin! | Via flugil’ portu vin! | ||
Ser du to elskende, dem skal du følge, | Se vi renkontos du homojn amantajn, | Se vi renkontos du homojn amantajn, | ||
Dybt skal du speide deres sjæl. | Ho – vi esploru ŝin kaj lin! | ho – vi esploru ŝin kaj lin! | ||
Er jeg en sanger, så bør jeg jo vide | Kiel poeto ja koni mi devus | Kiel poeto ja koni mi devus | ||
Kjærligheds smigrende lyst, | Ĉion pri l’ feliĉo de l’ am’, | ĉion pri l’ feliĉ' de l’ am’, | ||
Alt, hvad et hjerte kan rumme og lide, | Ĉiun doloron – la voĉon mi levus | ĉiun doloron – la voĉon mi levus | ||
Burde jo tolke min røst. | En ovacia deklam’. | en ovacia deklam’. | ||
Flyv, fugl! flyv over Furesøens rislen, | Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago! | Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago! | ||
Kjærlighed kalder dig hjem; | Amo vin logas al ŝi. | Amo vin logas al ŝi. | ||
Sæt dig nu kjønt mellem løvbuskens hvislen, | Sidu nun inter susuro de l’ fago, | Sidu nun inter susuro de l’ fago, | ||
Syng så din kjærlighed frem! | Kantu pri ŝi kaj pri vi! | kantu pri ŝi kaj pri vi! | ||
Kunde, som du, jeg i ætheren svømme, | Se mi nur povus eteren min levi, | Se ankaŭ mi en l' aer' mi povus levi, | ||
Veed jeg nok, hvor gik min flugt; | Scius mi, kien iros mi. | scius mi, kien iros mi. | ||
Jeg kan i lunden kun sukke og drømme, | Sola povas suspiri kaj revi - | Mi en arbar' povas nur plendi, revi - | ||
Det er min kjærligheds frugt. | Mia amfrukt’ estas ĝi | - nura amfrukto por mi. | ||
Flyv, fugl! flyv over Furesøens vande, | Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron! | Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron! | ||
Langt, langt bort i det blåe! | Flugu al ŝi, flugu for! | Flugu al ŝi - flugu for! | ||
Eensomt i skoven ved fjerneste strande | Ie vi trovos solecan arbaron, | Ie vi trovos solecan arbaron, | ||
Seer du min favre at gåe. | Kien sopiras la kor’. | kien sopiras la kor’. | ||
Guulbrune lokke de flagre i vinden, | Ora flirtetas harar’ en venteto, | Ora harar’ flirtetas en venteto, | ||
Let er hun, rank som et ax, | Gracila ja estas ŝi, | rekta, gracila estas ŝi, | ||
Øiet er sort, og roser har kinden, | Nigraj okuloj kaj roza vangeto, | nigraj okuloj kaj roza vangeto, | ||
Ak! du kan kjende hende strax! | Ho – ja ekkonos ŝin vi. | ho – tuj ŝin konas ja vi. | ||
Flyv, fugl! flyv over Furesøens brusen, | Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon ! | Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon ! | ||
Dybt drager natten sit suk! | Aŭdu! La nokta ĝemad’! | Aŭdu! La nokta ĝemad’! | ||
Træerne hviske med ængstelig susen, | Flustras la arboj timeman sibladon - | Flustras la arboj timeman sibladon - | ||
Hilse Godnat med et buk! | Estas vespersalutad’. | estas vespersalutad’. | ||
Har du ei lyttet til mangefold smerte | Birdoj eĉ sentas de l’ amo doloron | Ĉu vi aŭskultis? Eĉ inter birdaro | ||
Selv hos den fjedrede flok? | Same kiel homoj ni. | - granda, profunda amdolor'! | ||
Siig et Godnat til mit bævende hjerte, | Kiu konsolu nun mian koron? | Diru nun en la malluma arbaro | ||
Siig det, du veed det jo nok. | Nun „Bonan nokton!“ al vi. | bonnokton al mia kor'! | ||
Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas Christian Winther (Kristiano Vintero, *1796 - †1876). Tiu origina dana-lingva teksto estas troveble interalie en la retejo http://www.recmusic.org/lieder/w/winther/. | Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl, flyv" de Christian Winther (Kristiano Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton de Kristian Langgaard (*1894 - †1957). Tiun poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la libro "Esperanto-poemoj", eldonita en 1937 de la dana eldonejo "SEFO", Nykøbing. (En la kelkaj strofoj de la esperantigo verkita de la tradukinto K. Langaard mi faris kelkajn modifojn, por pli konformigi la versritmon al la dana-lingvo originalo. La kvar lastajn liniojn mi provis aliigi komplete.) | Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl, flyv" de Christian Winther (Kristiano Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton de Kristian Langgaard (*1894 - †1957). Origina tradukversio de Kristian Langgaard, troviĝanta en la libreto "Esperanto-poemoj", eldonita en 1937 de la eldonejo "SEFO", Nykøbing, Danlando. |