eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Kristian Langgaard | Flugu, ho bird' | Esperanto | Arg-704-355 | 2009-05-16 15:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Kristian Langgaard | Flugu, ho bird’ | Esperanto | Arg-703-355 | 2009-05-16 12:17 Manfred | nur tiun forigu | |
Christian Winther | * Flyv fugl, flyv | Danish | Arg-702-355 | 2009-05-16 15:21 Manfred | nur tiun aldonu |
Christian Winther, | Christian Winther, | |
tradukita de Kristian Langgaard | tradukita de Kristian Langgaard | |
Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago! | Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago! | |
Nigra la nokt’ venos nun. | Nigra la nokt’ venos nun. | |
Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago | Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago | |
kaj ŝtelforiras la sun’. | Kaj ŝtelforiras la sun’. | |
Nun vi rapidu al via ino pluma, | Nun vi rapidu al via in’ pluma, | |
kaj flavbekuloj apud ŝi; | Kaj flavbekuloj apud ŝi; | |
sed kiam tago krepuskos, la luma, | Sed kiam tago krepuskos, la luma, | |
diru pri ili al mi! | Diru pri ili al mi! | |
Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn! | Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn! | |
Via flugil’ portu vin! | Via flugil’ portu vin! | |
Se vi renkontos du homojn amantajn, | Se vi renkontos du homojn amantajn, | |
ho – vi esploru ŝin kaj lin! | Ho – vi esploru ŝin kaj lin! | |
Kiel poeto ja koni mi devus | Kiel poeto ja koni mi devus | |
ĉion pri l’ feliĉ' de l’ am’, | Ĉion pri l’ feliĉo de l’ am’, | |
ĉiun doloron – la voĉon mi levus | Ĉiun doloron – la voĉon mi levus | |
en ovacia deklam’. | En ovacia deklam’. | |
Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago! | Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago! | |
Amo vin logas al ŝi. | Amo vin logas al ŝi. | |
Sidu nun inter susuro de l’ fago, | Sidu nun inter susuro de l’ fago, | |
kantu pri ŝi kaj pri vi! | Kantu pri ŝi kaj pri vi! | |
Se ankaŭ mi en l' aer' mi povus levi, | Se mi nur povus eteren min levi, | |
scius mi, kien iros mi. | Scius mi, kien iros mi. | |
Mi en arbar' povas nur plendi, revi - | Sola povas suspiri kaj revi - | |
- nura amfrukto por mi. | Mia amfrukt’ estas ĝi | |
Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron! | Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron! | |
Flugu al ŝi - flugu for! | Flugu al ŝi, flugu for! | |
Ie vi trovos solecan arbaron, | Ie vi trovos solecan arbaron, | |
kien sopiras la kor’. | Kien sopiras la kor’. | |
Ora harar’ flirtetas en venteto, | Ora flirtetas harar’ en venteto, | |
rekta, gracila estas ŝi, | Gracila ja estas ŝi, | |
nigraj okuloj kaj roza vangeto, | Nigraj okuloj kaj roza vangeto, | |
ho – tuj ŝin konas ja vi. | Ho – ja ekkonos ŝin vi. | |
Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon ! | Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon ! | |
Aŭdu! La nokta ĝemad’! | Aŭdu! La nokta ĝemad’! | |
Flustras la arboj timeman sibladon - | Flustras la arboj timeman sibladon - | |
estas vespersalutad’. | Estas vespersalutad’. | |
Ĉu vi aŭskultis? Eĉ inter birdaro | Birdoj eĉ sentas de l’ amo doloron | |
- granda, profunda amdolor'! | Same kiel homoj ni. | |
Diru nun en la malluma arbaro | Kiu konsolu nun mian koron? | |
bonnokton al mia kor'! | Nun „Bonan nokton!“ al vi. | |
Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl, flyv" de Christian Winther (Kristiano Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton de Kristian Langgaard (*1894 - †1957). Origina tradukversio de Kristian Langgaard, troviĝanta en la libreto "Esperanto-poemoj", eldonita en 1937 de la eldonejo "SEFO", Nykøbing, Danlando. | Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl, flyv" de Christian Winther (Kristiano Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton de Kristian Langgaard (*1894 - †1957). Tiun poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la libro "Esperanto-poemoj", eldonita en 1937 de la dana eldonejo "SEFO", Nykøbing. (En la kelkaj strofoj de la esperantigo verkita de la tradukinto K. Langaard mi faris kelkajn modifojn, por pli konformigi la versritmon al la dana-lingvo originalo. La kvar lastajn liniojn mi provis aliigi komplete.) |