export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Winther, Christian | * Flyv fugl, flyv | Danish | Arg-702-355 | 2009-05-16 15:21 Manfred | only this add | |
Langgaard, Kristian | Flugu, ho bird' | Esperanto | Arg-704-355 | 2009-05-16 15:18 Manfred | only this remove | |
Langgaard, Kristian | Flugu, ho bird’ | Esperanto | Arg-703-355 | 2009-05-16 12:17 Manfred | only this add |
Christian Winther, |
translated by Kristian Langgaard |
Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago! |
Nigra la nokt’ venos nun. |
Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago |
kaj ŝtelforiras la sun’. |
Nun vi rapidu al via ino pluma, |
kaj flavbekuloj apud ŝi; |
sed kiam tago krepuskos, la luma, |
diru pri ili al mi! |
Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn! |
Via flugil’ portu vin! |
Se vi renkontos du homojn amantajn, |
ho – vi esploru ŝin kaj lin! |
Kiel poeto ja koni mi devus |
ĉion pri l’ feliĉ' de l’ am’, |
ĉiun doloron – la voĉon mi levus |
en ovacia deklam’. |
Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago! |
Amo vin logas al ŝi. |
Sidu nun inter susuro de l’ fago, |
kantu pri ŝi kaj pri vi! |
Se ankaŭ mi en l' aer' mi povus levi, |
scius mi, kien iros mi. |
Mi en arbar' povas nur plendi, revi - |
- nura amfrukto por mi. |
Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron! |
Flugu al ŝi - flugu for! |
Ie vi trovos solecan arbaron, |
kien sopiras la kor’. |
Ora harar’ flirtetas en venteto, |
rekta, gracila estas ŝi, |
nigraj okuloj kaj roza vangeto, |
ho – tuj ŝin konas ja vi. |
Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon ! |
Aŭdu! La nokta ĝemad’! |
Flustras la arboj timeman sibladon - |
estas vespersalutad’. |
Ĉu vi aŭskultis? Eĉ inter birdaro |
- granda, profunda amdolor'! |
Diru nun en la malluma arbaro |
bonnokton al mia kor'! |
Translation of the Danish poem "Flyv fugl, flyv" by Christian Winther (Kristiano Vintero, *1796 - †1876) into Esperanto by Kristian Langgaard (*1894 - †1957). Origina tradukversio de Kristian Langgaard, troviĝanta en la libreto "Esperanto-poemoj", eldonita en 1937 de la eldonejo "SEFO", Nykøbing, Danlando. |