Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kristian Langgaard Flugu, ho bird' Esperanto Arg-704-355 2009-05-16 15:18 Manfred nur tiun forigu
Kristian Langgaard Flugu, ho bird’ Esperanto Arg-703-355 2009-05-16 12:17 Manfred nur tiun aldonu
Christian Winther * Flyv fugl, flyv Danish Arg-702-355 2009-05-16 15:21 Manfred nur tiun aldonu

Christian Winther,
Flugu, ho bird'

 
tradukita de Kristian Langgaard
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!
Nigra la nokt’ venos nun.
Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago
kaj ŝtelforiras la sun’.
Nun vi rapidu al via ino pluma,
kaj flavbekuloj apud ŝi;
sed kiam tago krepuskos, la luma,
diru pri ili al mi!
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!
Via flugil’ portu vin!
Se vi renkontos du homojn amantajn,
ho – vi esploru ŝin kaj lin!
Kiel poeto ja koni mi devus
ĉion pri l’ feliĉ' de l’ am’,
ĉiun doloron – la voĉon mi levus
en ovacia deklam’.
 
Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!
Amo vin logas al ŝi.
Sidu nun inter susuro de l’ fago,
kantu pri ŝi kaj pri vi!
Se ankaŭ mi en l' aer' mi povus levi,
scius mi, kien iros mi.
Mi en arbar' povas nur plendi, revi -
- nura amfrukto por mi.
 
Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!
Flugu al ŝi - flugu for!
Ie vi trovos solecan arbaron,
kien sopiras la kor’.
Ora harar’ flirtetas en venteto,
rekta, gracila estas ŝi,
nigraj okuloj kaj roza vangeto,
ho – tuj ŝin konas ja vi.
 
Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !
Aŭdu! La nokta ĝemad’!
Flustras la arboj timeman sibladon -
estas vespersalutad’.
Ĉu vi aŭskultis? Eĉ inter birdaro
- granda, profunda amdolor'!
Diru nun en la malluma arbaro
bonnokton al mia kor'!
 
Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Origina tradukversio de Kristian Langgaard,
troviĝanta en la libreto "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la eldonejo "SEFO",
Nykøbing, Danlando.