Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kristian Langgaard Flugu, ho bird' Esperanto Arg-704-355 2009-05-16 15:18 Manfred nur tiun aldonu
Kristian Langgaard Flugu, ho bird’ Esperanto Arg-703-355 2009-05-16 12:17 Manfred nur tiun forigu
Christian Winther * Flyv fugl, flyv Danish Arg-702-355 2009-05-16 15:21 Manfred nur tiun forigu

Christian Winther,
Flugu, ho bird’

 

Christian Winther,
Flyv fugl, flyv

 
tradukita de Kristian Langgaard    
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!   Flyv fugl, flyv over Furesøens vove!
Nigra la nokt’ venos nun.   Nu kommer natten så sort,
Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago   Alt liger sol bag de dæmrende skove,
Kaj ŝtelforiras la sun’.   Dagen den lister sig bort;
Nun vi rapidu al via in’ pluma,   Skynd dig nu hjem til din fjedrede mage,
Kaj flavbekuloj apud ŝi;   Til di guulnæbede små;
Sed kiam tago krepuskos, la luma,   Men når i morgen du kommer tilbage
Diru pri ili al mi!   Siig mij så alt hvad du så!
 
Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!   Flyv, fugl! flyv over Furesøens bølge,
Via flugil’ portu vin!   Stræk dine vinger nu vel!
Se vi renkontos du homojn amantajn,   Ser du to elskende, dem skal du følge,
Ho – vi esploru ŝin kaj lin!   Dybt skal du speide deres sjæl.
Kiel poeto ja koni mi devus   Er jeg en sanger, så bør jeg jo vide
Ĉion pri l’ feliĉo de l’ am’,   Kjærligheds smigrende lyst,
Ĉiun doloron – la voĉon mi levus   Alt, hvad et hjerte kan rumme og lide,
En ovacia deklam’.   Burde jo tolke min røst.
 
Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!   Flyv, fugl! flyv over Furesøens rislen,
Amo vin logas al ŝi.   Kjærlighed kalder dig hjem;
Sidu nun inter susuro de l’ fago,   Sæt dig nu kjønt mellem løvbuskens hvislen,
Kantu pri ŝi kaj pri vi!   Syng så din kjærlighed frem!
Se mi nur povus eteren min levi,   Kunde, som du, jeg i ætheren svømme,
Scius mi, kien iros mi.   Veed jeg nok, hvor gik min flugt;
Sola povas suspiri kaj revi -   Jeg kan i lunden kun sukke og drømme,
Mia amfrukt’ estas ĝi   Det er min kjærligheds frugt.
 
Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!   Flyv, fugl! flyv over Furesøens vande,
Flugu al ŝi, flugu for!   Langt, langt bort i det blåe!
Ie vi trovos solecan arbaron,   Eensomt i skoven ved fjerneste strande
Kien sopiras la kor’.   Seer du min favre at gåe.
Ora flirtetas harar’ en venteto,   Guulbrune lokke de flagre i vinden,
Gracila ja estas ŝi,   Let er hun, rank som et ax,
Nigraj okuloj kaj roza vangeto,   Øiet er sort, og roser har kinden,
Ho – ja ekkonos ŝin vi.   Ak! du kan kjende hende strax!
 
Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !   Flyv, fugl! flyv over Furesøens brusen,
Aŭdu! La nokta ĝemad’!   Dybt drager natten sit suk!
Flustras la arboj timeman sibladon -   Træerne hviske med ængstelig susen,
Estas vespersalutad’.   Hilse Godnat med et buk!
Birdoj eĉ sentas de l’ amo doloron   Har du ei lyttet til mangefold smerte
Same kiel homoj ni.   Selv hos den fjedrede flok?
Kiu konsolu nun mian koron?   Siig et Godnat til mit bævende hjerte,
Nun „Bonan nokton!“ al vi.   Siig det, du veed det jo nok.
 
Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Tiun poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la libro "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la dana eldonejo
"SEFO", Nykøbing.
(En la kelkaj strofoj de la esperantigo
verkita de la tradukinto K. Langaard mi
faris kelkajn modifojn, por pli konformigi
la versritmon al la dana-lingvo originalo.
La kvar lastajn liniojn mi provis aliigi
komplete.)
  Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876).

Tiu origina dana-lingva teksto estas
troveble interalie en la retejo
http://www.recmusic.org/lieder/w/winther/.