Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Zamenhof, Ludwig Lazarus * Nia lingvo Esperanto Arg-698-352 2006-03-14 17:57 Manfred nur tiun forigu

Ludwig Lazarus Zamenhof,
Nia lingvo

 
Nia lingvo Esperanto
super ĉio en la mond'!
Ho kreskadu la anaro
de pacema granda rond'.
Kaj fermiĝu, per kompreno
de malpaco, ĉefa front':
Nia lingvo Esperanto
super ĉio en la mond'.
 
Ni ne perdu la kuraĝon,
alta estas nia cel'.
Nur antaŭen! Nia stelo
alte brilas en ĉiel'!
Por la lingvo Esperanto
disvastiĝos granda hel':
Ni ne perdu la kuraĝon,
alta estas nia cel'.
 
Nia lingvo Esperanto
super ĉio en la mond'!
Ĝis popoloj pli liberaj
sin komprenos en la mond':
Ni laboru ne laciĝe
por la venko en estont'!
Nia lingvo Esperanto
super ĉio en la mond'.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
kanto-tekston en la libreto "Esperanto-Sangbogen",
eldonita en 1941 de "Dansk Arbejder
Esperanto Forbund" (= Dans Laborista
Esperanto-Ligo) kaj "Dansk Esperanto
Selskab" ("Dana Esperanto Asocio)". Kiel
verkinto estas indikita tie: L. L.
Zamenhof. Mi ricevis la libreton en
2006-02-15 de s-ro Lars Kromann Jensen
(Stenbrydervej 6, DK-4640 Fakse, Danio).
Indikita estas super la teksto, ke ghi
estu kantata lau la melodio de la germana
nacia himno (Deutschland, Deutschland
über alles). - La verkinto tre verŝajne
ne estas Zamenhof, laŭ informo de s-ro
Christian Zimpa (Esperanto Muzeo Vieno).