Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Emil Rittershaus * Westfalenlied Germana 1868 Arg-663-329 2012-11-30 09:42 Manfred nur tiun aldonu
Friedrich Pillath Vestfalia kanto Esperanto 1920 Arg-848-329 2010-05-26 15:52 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vestfalio-kanto Esperanto 2005-10 Arg-664-329 2012-11-30 09:40 Manfred nur tiun forigu

Emil Rittershaus,
Vestfalia kanto

 

Emil Rittershaus,
Vestfalio-kanto

 
tradukita de Friedrich Pillath   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Vi gloru Rejnon kun fiero   1. Vi gloru Rejnon, la fieran,
Pro ĝia vinberuja font’-   Jen en la lando de la vin';
Sed ni naskiĝis, kie fero   Min, kie oni ercon feran
Profunde kuŝas en la mont’,   Elfosas, lulis la patrin'.
Sur rok’ altiĝas abiar’,   Surmonte staras abiar',
En val’ sin paŝtas la brutar’,   Travale iras bovo-ar',
Kaj garde staras ĉe la dom’   Kaj staras kiel gard-starant'
La kverka arbo kiel hom’.   Kverk-arbo ĉe la korto-rand'.
|: Al vi eksonu nia kant’,   Jen en lulilo kuŝis mi.
Ho vestfalia hejmoland’:|   Salutas mi vin, Vestfali'!
 
2. Ni ne facile kutimiĝas   2. Ni ne parolas kun vi flate,
Al dolĉaj vortoj, flata dir’,   ne uzas dolĉajn vortojn ni,
Kaj ne rapide amikiĝas   ni ne salutas vin tuj frate,
Kun iu renkontita vir’.   frat-kison donas ne al vi.
Bonvena estas la fremdul’   Bonvena estas vi nur, se
Nur kun sincero en okul’.   atentas vi la ŝajnon ne.
Parolo rekta al la kor’,   Rigardu rekte al la kor'!
Jen estas vestfalia mor’.   Rekteca estas nia mor'.
|: Al vi eksonu nia kant’,   Interesiĝas ni ne pri
Ho vestfalia hejmoland’:|   malvaloraĵ' en Vestfali'!
 
3. Kaj la knabino vestfalia,   3.Kaj niaj inoj kaj knabinoj,
Kun okulsteloj en lazur’,   Ne amas ili por plezur’,
Ne emas al flirtad’ pasia   La ĉarmaj amo-ŝpinistinoj,
Pro nura distro aŭ plezur’.   Pro ŝerca amorado nur!
De la danĝero la Ĉiel’   Anĝelo pia gardas, ke
Ŝin zorge gardas per anĝel’;   Malfideliĝu ili ne.1)
En ĝojo kiel en dolor’   En ĝoj’ fidela kaj dolor’
Fidela restas ŝia kor’.   Ĝis morto restas kara kor’.
|: Al vi eksonu nia kant’,   Beata estas vi, se vin
Ho Vestfalia hejmoland’:|   Brakumas Vestfalia in’.
 
4. Vin, „ruĝa tero“, gardu Dio   4. Vin gardu Dio, tero mia,
Dum nia tuta vivovoj’,   Vi lando de l’ hero’ Armin’!
Plenigas via per harmonio   Ĝis kuŝos mi en tombo ia,
La bruston kaj je kora ĝoj’,   Adoros mia koro vin.2)
Ho Vestfalio, Dia verk’,   Ho, kara lando Vestfali’,
Kun fort’ egala al la kverk’,   Fortega lando estas vi,
Vin benos eĉ en lasta hor’   Mortante, vin en lasta hor’
Varmege nia danka kor’.   Ankoraŭ benos mia kor’!
|: Al vi eksonu nia kant’,   Land’ inter Rejno kaj Vezer’,
Ho Vestfalia hejmoland’:|   Salutas mi vin kun sincer’!
 
  Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2005-10.

Pri la verkinto Emil Rittershaus troviĝas
informoj en la interreto sub
http://www.westfalenlied.de/westfalenlied3/lied.htm.
 
Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Friedrich Pillath (†1932-04.03) en
1920.

Pri la tradukinto Friedrich Pillath vidu
ankaŭ la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Pillath.
  1) aŭ: De l’ rekta voj’ foriru ne.\\
aŭ: Survoje ili falu ne.
    2) Pensad' pri vi ĝojigos min.