Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Somera nokto Esperanto 1985--05 Arg-646-319 | Mr-187-2a 2005-08-26 08:42 Manfred nur tiun forigu
Stine Andresen * Sommernacht Germana Arg-645-319 2005-08-26 09:05 Manfred nur tiun aldonu

Stine Andresen,
Somera nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Milda nokto de somero,
Kian sorĉon havas vi!
Vin stel-nokt‘ de primavero
Anstataŭas ne por mi.
 
Senripozas jen deziro,
Paca regas jen kreskad‘,
Jen lasado, jen sopiro,
Jen fariĝo, jen estad‘.
 
Kiel ĉe l‘ patrin‘ beate 1)
Kuŝas la naturo jen,
Estas, kvazaŭ Di‘ kompate
Irus tra l‘ kampar‘ kun ben‘.
 
En silento kaj solene
Staras tie la arbar‘,
Klinas kvazau pensoplene
Sin surkampe la spikar‘.
 
Kaj tra l‘ plenmatura tiu
Sonĝas kiel sonĝ-sonor‘,
Kiel akrigad‘ de iu
gren-falĉilo en la for‘.
 
Traduko de la Germana poemo "Sommernacht"
de Stine Andresen (geb. Jürgens, *1849-12-23
- †1927-05-13) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1985--05.

La poetino vivis en Wyk aur la norda-frisa
inaulo Föhr, estis edzino de muelisto,
verkis krom la nordafrisa poemo "Swet
hiamelkhaid" precipe poemojn en la germana
lingvo.