Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gottfried Keller * Friede der Kreatur Germana Arg-642-318 2005-08-02 15:04 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Pacon al la kreaĵo Esperanto 1982-10-10 Arg-643-318 | MR-003-2 2005-08-02 15:49 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Pacon inter kreaĵoj Esperanto 1982-10-15 Arg-644-318 2013-02-26 15:15 Manfred nur tiun forigu

Gottfried Keller,
Pacon al la kreaĵo

 

Gottfried Keller,
Pacon inter kreaĵoj

 

Gottfried Keller,
Friede der Kreatur

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Richard Schulz    
 
Araneojn malŝatadis   Araneoj min naŭzadis,   Spinnen waren mir auch zuwider
Mi dum junecaj jaroj,   Dum mi junulo estis,   All meine jungen Jahre,
Ili malsupren sin lasadis,   De l’ plafon’ malleviĝadis,   Ließen sich von der Decke nieder
Kuris sur la kap-haroj,   Sur la verto-haroj pestis,   In die Scheitelhaare,
Sidis kaŝe en anguloj;   Sidis aĉe enangule;   Saßen verdächtig in den Ecken
Min timigis la aĉuloj,   Aŭ kuregis tarantule,   Oder rannten, mich zu schrecken,
Sur la tablo kuregadis,   Super manoj kaj vitrino.,   Über Tischgefild und Hände,
La mortigo ne ĉesadis.   De l’ mortig’ne estis fino.   Und das Töten nahm kein Ende.
 
Kiam la harar’ griziĝis,   Kiam la harar’ griziĝis,   Erst als schon die Haare grauten,
Mi ilin ne plu ĉasis,   Tiam nur mi ilin lasis.   Begann ich sie zu schonen,
Tiam fine mi saĝiĝis,   Pli trankvile mi fariĝis.   Mit den ruhiger Angeschauten
Ilin vivi lasis.   Ilin ne plu embarasis.   Brüderlich zu wohnen;
Nun mi ilin rare vidas,   Kaj fratece ni nun vivas.   Jetzt mit ihren kleinen Sorgen
Kaŝe ili ie sidas;   Mi ne plu ekofensivas.   Halten sie sich still geborgen,
Sed se iu sin vidigas,   Mi endome, ili rete,   Läßt sich einmal eine sehen,
Mi min saĝe elvojigas.   Ĉiu agas nun diskrete.   Lassen wir uns weislich gehen.
 
Se mi havus infaneton,   Se mi havus infaneton,   Hätt’ ich nun ein Kind, ein kleines,
Mi gardus ĝin honore,   Estus patro honorata,   In väterlichen Ehren,
Gvidus ame la hometon,   Montrus mi la fajnan reton,   Recht ein liebliches, ein feines,
Dirus al ĝi kore:   Al la zorge edukata,   Würd’ ich’s mutig lehren,
‚Lasu vivi araneojn,   Kaj instruus ĝin ekpreni   Spinnen mit den Händchen fassen
Ili same sentas veojn.’   Araneojn per la mano,   Und sie freundlich zu entlassen;
Frue iĝus ĝi paculo,   Ree ilin ekmalteni.   Früher lernt’ es, Friede halten,
Ne nur kiel maljunulo!   Amus pacon la infano!   Als es mir gelang, dem Alten!
 
Traduko de la Germana poemo "Friede der
Kreatur" de Gottfried Keller (Gotfrido
Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1982-10-10.

 
  Traduko de la Germana poemo "Friede der
Kreatur" de Gottfried Keller (Gotfrido
Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16)
en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
en 1982-10-15.

Pri Rikardo Ŝulco kaj lia Analiza Skolo
vidu ankaŭ: http://www.ipernity.com/doc/37943/8965446
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Gottfried Keller (Gotfrido Kelero,
*1819-07-09 - †1890-07-16).