Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kurt Kretschmann * Das Glück der Blumen Germana 1938 Arg-637-316 2005-06-12 13:27 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La feliĉo de l' floroj Esperanto 2005-06.11 Arg-638-316 | MR-438-1 2005-06-12 13:30 Manfred nur tiun forigu

Kurt Kretschmann,
La feliĉo de l' floroj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉe l’ domo inter floroj en
Trankvilo kuŝis mi,
Aŭdante, kiel ili jen
Parolis inter si.
 
Parolis ili inter si,
Tre fajne lispis, ke
Ekaŭdis mi el tio ĉi,
Ke ili ĝojas tre.
 
„Amikojn havas multajn ni,
Vizitas oni nin.
Ĉu iu vizitatas pli?”
Demandis ili min.
 
„Rigardu la insektojn vi.
Da ili granda ar’
Fluganta estas ĉirkaŭ ni
Pro serĉo de nektar’.
 
Flirtadas papiloj en
Trembrilo ĉirkaŭ ni,
Aŭdiĝas grilo-kanto jen
Samkiel melodi'.”
 
Ĉiela blu' kaj blank' de la
Nubaro super ĝi, -
Sufiĉe havas floro da
Plezur' en tio ĉi.
 
Traduko de la Germana poemo "Das Glück
der Blumen" de Kurt Kretschmann (*1914-03-02)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2005-06.11.

Sinjoro Kurt Kretschmann vivis multajn
jarojn en la banloko Bad Freienwalde en
la iama Germana Demokrata Respubliko (nun
federacio lando Brandenburgo/Brandenburg
de Germanio). Nun li loghas en la urbo
Eberswalde en Brundenburgo en maljunulo-hejmo.
Li verkis krom multaj natur-poemoj kune
kun s-ro Rudolf Behm (Talweg 17, D-16225
Eberswalde, Germanio) ankau la libron
"Mulch total" ("Ĝardena terkulturado nur
per natura grundotegado").