Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Julianna Vas--Szegedi * Vekiĝo Esperanto 2004-02 Arg-626-309 2005-05-04 10:01 Manfred nur tiun forigu

Julianna Vas--Szegedi,
Vekiĝo

 
La vojoj estas
neĝkovritaj, la domoj,
krudgrizaj homoj
malvarmume sin vestas.
 
La vintro urĝas,
strebas transvivi, do, ne,
tamen, ho, mole
ĝia forto disfluas.
 
Vuale venas
laŭorde de l' naturo
stranga futuro,
palan esperon tenas.
 
La sun' timeme
kuraĝiĝas kun nuboj,
lacaj fumtuboj
spiregas frostotreme.
 
Perdita sento.
Kreskaĵeto klopodas,
finte ridetas
al la rigida vento.
 
Suno elfore
vidiĝas tra nebuloj,
grizaj okuloj
time rigardas fore.
 
Postlasi nome
paseon kaj ekspiri!
Emfaze iri
ne mute kaj pli home!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Julianna Vas--Szegedi, publikigita 2004-02.