Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adam Krieger * Nun sich der Tag geendet hat Germana 1667 Arg-620-307 2013-01-31 13:26 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Nun venis de la tago fin' Esperanto 2005-04 Arg-622-307 | MR-436-1 2013-01-31 12:16 Manfred nur tiun forigu
Wolfram Diestel La tago iris jam de ni Esperanto Arg-623-307 2005-05-03 13:20 Manfred nur tiun forigu

Adam Krieger,
La tago iris jam de ni

 

Adam Krieger,
Nun venis de la tago fin'

 

Adam Krieger,
Nun sich der Tag geendet hat

 
tradukita de Wolfram Diestel   tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
La tago iras jam de ni,   Nun venis de la tago fin’,   Nun sich der Tag geendet hat
ne lumas plu la sun'.   Ne lumas plu la Sun’,   Und keine Sonn' mehr scheint,
Plorinte lacaj, ĉiuj ĉi   Dumtage laciginte sin   Schläft alles, was sich abgematt
trankvile dormas nun.   La homoj dormas nun.   Und was zuvor geweint.
 
.....   Nur mi, mi ĉirkaŭiras sen   Nur ich, ich gehe hin und her
.....   Ripozo tie ĉi,   Und suche, was mich quält,
.....   Ne trovas mi la kaŭzon jen   Ich finde nichts als ungefähr,
.....   De la melankoli’   Das was mich ganz entseelt.
 
.....   Mizeron mian vidas vi,   Ihr Sterne hört zwar meine Not,
.....   Sed vi ne helpas min,   Ihr helft mir aber nicht,
.....   Vi steloj alte super mi,   Denn euer Einfluß macht mich tot
.....   Mortigos min je l’ fin’.   Und blendet mein Gesicht.
 
En harmoni' vi dormas jam,   Ekdormis vi jam, belulin’,   Du Schöne bist in Schlaf gebracht
ho, kara belulin'.   Trankvile kuŝas vi.   Und liegst im stiller Ruh,
Sed dum la nokt' sopira am'   Malkvietigas io min,   Ich aber geh die ganze Nacht
iradi faras min.   Ĉirkaŭe iras mi.   Und tu kein Auge zu.
 
Suspiro blovas, aŭdu ĝin,   Ekaŭdu la sopiron vi,   Erhöre doch den Seufzerwind
tra la fenestr' al vi,   Ho kara sinjorin’!   Der durch die Fenster weht,
flustrante, ke vi ravis min,   Ĝi diras, kiel fartas mi,   Er sagt dir, wie du mich entzünd't,
kaj kiel fartas mi.   Ke vi flamigis min.   Und wie es mit mir steht.
 
.....   Se estas vi la origin’   Bist du der Ursprung meiner Pein,
.....   De tiu ĉi sufer’,   So such' ich bei dir Rat,
.....   Mi petas, ke vi helpu min.   Durch dich kann mir geholfen sein!
.....   Aĥ, faru ĝin en ver’!   Ach, tu es in der Tat.
 
Vi bonan nokton havu nun,   Ripozu dum la nokto nun,   Indessen habe gute Nacht
sufer' kaj ĝu' de mi!   Permesu vi al mi,   Du meine Lust und Pein
Post la apero de la sun'   Se ree lumos hela Sun’,   O wenn du morgen aufgewacht,
komune estu ni!   Ke estu mi ĉe vi.   So laß mich bei dir sein.
 
Traduko de la Germana poemo "Nun sich der
Tag geendet hat" de Adam Krieger (*1634-01-07
- †1666-06-30) en Esperanton de
Wolfram Diestel (Volframo Distel').

 
  Traduko de la Germana poemo "Nun sich der
Tag geendet hat" de Adam Krieger (*1634-01-07
- †1666-06-30) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2005-04.

La melodio estas aŭdebla en
http://www.ingeb.org/spiritua/nunsichd.mid.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Adam Krieger (*1634-01-07 - †1666-06-30),
publikigita 1667.

Pri la aŭtoro vidu:
http://de.wikipedia.org/wiki/Adam_Krieger.
La teksto de la unua strofo estas identa
al la unua strofo de la kanto n-ro 478 de
la germana evangelia kantlibro. La restaj
strofoj de jena religia kanto estas verkitaj
de Johann Friedrich Herzog (1647 - 1699),
krome de la oka. La nereligia versio
troveblas en http://www.volksliederarchiv.de/text851.html.