Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wolfram Diestel La tago iris jam de ni Esperanto Arg-623-307 2005-05-03 13:20 Manfred nur tiun forigu
Adam Krieger * Nun sich der Tag geendet hat Germana 1667 Arg-620-307 2013-01-31 13:26 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Nun venis de la tago fin' Esperanto 2005-04 Arg-622-307 | MR-436-1 2013-01-31 12:16 Manfred nur tiun forigu

Adam Krieger,
La tago iris jam de ni

 

Adam Krieger,
Nun venis de la tago fin'

 
tradukita de Wolfram Diestel   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La tago iras jam de ni,   Nun venis de la tago fin’,
ne lumas plu la sun'.   Ne lumas plu la Sun’,
Plorinte lacaj, ĉiuj ĉi   Dumtage laciginte sin
trankvile dormas nun.   La homoj dormas nun.
 
.....   Nur mi, mi ĉirkaŭiras sen
.....   Ripozo tie ĉi,
.....   Ne trovas mi la kaŭzon jen
.....   De la melankoli’
 
.....   Mizeron mian vidas vi,
.....   Sed vi ne helpas min,
.....   Vi steloj alte super mi,
.....   Mortigos min je l’ fin’.
 
En harmoni' vi dormas jam,   Ekdormis vi jam, belulin’,
ho, kara belulin'.   Trankvile kuŝas vi.
Sed dum la nokt' sopira am'   Malkvietigas io min,
iradi faras min.   Ĉirkaŭe iras mi.
 
Suspiro blovas, aŭdu ĝin,   Ekaŭdu la sopiron vi,
tra la fenestr' al vi,   Ho kara sinjorin’!
flustrante, ke vi ravis min,   Ĝi diras, kiel fartas mi,
kaj kiel fartas mi.   Ke vi flamigis min.
 
.....   Se estas vi la origin’
.....   De tiu ĉi sufer’,
.....   Mi petas, ke vi helpu min.
.....   Aĥ, faru ĝin en ver’!
 
Vi bonan nokton havu nun,   Ripozu dum la nokto nun,
sufer' kaj ĝu' de mi!   Permesu vi al mi,
Post la apero de la sun'   Se ree lumos hela Sun’,
komune estu ni!   Ke estu mi ĉe vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Nun sich der
Tag geendet hat" de Adam Krieger (*1634-01-07
- †1666-06-30) en Esperanton de
Wolfram Diestel (Volframo Distel').

 
  Traduko de la Germana poemo "Nun sich der
Tag geendet hat" de Adam Krieger (*1634-01-07
- †1666-06-30) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2005-04.

La melodio estas aŭdebla en
http://www.ingeb.org/spiritua/nunsichd.mid.