Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adam Krieger * Nun sich der Tag geendet hat Germana 1667 Arg-620-307 2013-01-31 13:26 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Nun venis de la tago fin' Esperanto 2005-04 Arg-622-307 | MR-436-1 2013-01-31 12:16 Manfred nur tiun forigu
Wolfram Diestel La tago iris jam de ni Esperanto Arg-623-307 2005-05-03 13:20 Manfred nur tiun aldonu

Adam Krieger,
Nun sich der Tag geendet hat

 

Adam Krieger,
Nun venis de la tago fin'

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nun sich der Tag geendet hat   Nun venis de la tago fin’,
Und keine Sonn' mehr scheint,   Ne lumas plu la Sun’,
Schläft alles, was sich abgematt   Dumtage laciginte sin
Und was zuvor geweint.   La homoj dormas nun.
 
Nur ich, ich gehe hin und her   Nur mi, mi ĉirkaŭiras sen
Und suche, was mich quält,   Ripozo tie ĉi,
Ich finde nichts als ungefähr,   Ne trovas mi la kaŭzon jen
Das was mich ganz entseelt.   De la melankoli’
 
Ihr Sterne hört zwar meine Not,   Mizeron mian vidas vi,
Ihr helft mir aber nicht,   Sed vi ne helpas min,
Denn euer Einfluß macht mich tot   Vi steloj alte super mi,
Und blendet mein Gesicht.   Mortigos min je l’ fin’.
 
Du Schöne bist in Schlaf gebracht   Ekdormis vi jam, belulin’,
Und liegst im stiller Ruh,   Trankvile kuŝas vi.
Ich aber geh die ganze Nacht   Malkvietigas io min,
Und tu kein Auge zu.   Ĉirkaŭe iras mi.
 
Erhöre doch den Seufzerwind   Ekaŭdu la sopiron vi,
Der durch die Fenster weht,   Ho kara sinjorin’!
Er sagt dir, wie du mich entzünd't,   Ĝi diras, kiel fartas mi,
Und wie es mit mir steht.   Ke vi flamigis min.
 
Bist du der Ursprung meiner Pein,   Se estas vi la origin’
So such' ich bei dir Rat,   De tiu ĉi sufer’,
Durch dich kann mir geholfen sein!   Mi petas, ke vi helpu min.
Ach, tu es in der Tat.   Aĥ, faru ĝin en ver’!
 
Indessen habe gute Nacht   Ripozu dum la nokto nun,
Du meine Lust und Pein   Permesu vi al mi,
O wenn du morgen aufgewacht,   Se ree lumos hela Sun’,
So laß mich bei dir sein.   Ke estu mi ĉe vi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Adam Krieger (*1634-01-07 - †1666-06-30),
publikigita 1667.

Pri la aŭtoro vidu:
http://de.wikipedia.org/wiki/Adam_Krieger.
La teksto de la unua strofo estas identa
al la unua strofo de la kanto n-ro 478 de
la germana evangelia kantlibro. La restaj
strofoj de jena religia kanto estas verkitaj
de Johann Friedrich Herzog (1647 - 1699),
krome de la oka. La nereligia versio
troveblas en http://www.volksliederarchiv.de/text851.html.
  Traduko de la Germana poemo "Nun sich der
Tag geendet hat" de Adam Krieger (*1634-01-07
- †1666-06-30) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2005-04.

La melodio estas aŭdebla en
http://www.ingeb.org/spiritua/nunsichd.mid.