Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wolfram Diestel La tago iris jam de ni Esperanto Arg-623-307 2005-05-03 13:20 Manfred nur tiun forigu
Adam Krieger * Nun sich der Tag geendet hat Germana 1667 Arg-620-307 2013-01-31 13:26 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Nun venis de la tago fin' Esperanto 2005-04 Arg-622-307 | MR-436-1 2013-01-31 12:16 Manfred nur tiun forigu

Adam Krieger,
Nun venis de la tago fin'

 

Adam Krieger,
La tago iris jam de ni

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Wolfram Diestel
 
Nun venis de la tago fin’,   La tago iras jam de ni,
Ne lumas plu la Sun’,   ne lumas plu la sun'.
Dumtage laciginte sin   Plorinte lacaj, ĉiuj ĉi
La homoj dormas nun.   trankvile dormas nun.
 
Nur mi, mi ĉirkaŭiras sen   .....
Ripozo tie ĉi,   .....
Ne trovas mi la kaŭzon jen   .....
De la melankoli’   .....
 
Mizeron mian vidas vi,   .....
Sed vi ne helpas min,   .....
Vi steloj alte super mi,   .....
Mortigos min je l’ fin’.   .....
 
Ekdormis vi jam, belulin’,   En harmoni' vi dormas jam,
Trankvile kuŝas vi.   ho, kara belulin'.
Malkvietigas io min,   Sed dum la nokt' sopira am'
Ĉirkaŭe iras mi.   iradi faras min.
 
Ekaŭdu la sopiron vi,   Suspiro blovas, aŭdu ĝin,
Ho kara sinjorin’!   tra la fenestr' al vi,
Ĝi diras, kiel fartas mi,   flustrante, ke vi ravis min,
Ke vi flamigis min.   kaj kiel fartas mi.
 
Se estas vi la origin’   .....
De tiu ĉi sufer’,   .....
Mi petas, ke vi helpu min.   .....
Aĥ, faru ĝin en ver’!   .....
 
Ripozu dum la nokto nun,   Vi bonan nokton havu nun,
Permesu vi al mi,   sufer' kaj ĝu' de mi!
Se ree lumos hela Sun’,   Post la apero de la sun'
Ke estu mi ĉe vi.   komune estu ni!
 
Traduko de la Germana poemo "Nun sich der
Tag geendet hat" de Adam Krieger (*1634-01-07
- †1666-06-30) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2005-04.

La melodio estas aŭdebla en
http://www.ingeb.org/spiritua/nunsichd.mid.
  Traduko de la Germana poemo "Nun sich der
Tag geendet hat" de Adam Krieger (*1634-01-07
- †1666-06-30) en Esperanton de
Wolfram Diestel (Volframo Distel').