Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wolfram Diestel La tago iris jam de ni Esperanto Arg-623-307 2005-05-03 13:20 Manfred nur tiun aldonu
Adam Krieger * Nun sich der Tag geendet hat Germana 1667 Arg-620-307 2013-01-31 13:26 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Nun venis de la tago fin' Esperanto 2005-04 Arg-622-307 | MR-436-1 2013-01-31 12:16 Manfred nur tiun forigu

Adam Krieger,
Nun venis de la tago fin'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nun venis de la tago fin’,
Ne lumas plu la Sun’,
Dumtage laciginte sin
La homoj dormas nun.
 
Nur mi, mi ĉirkaŭiras sen
Ripozo tie ĉi,
Ne trovas mi la kaŭzon jen
De la melankoli’
 
Mizeron mian vidas vi,
Sed vi ne helpas min,
Vi steloj alte super mi,
Mortigos min je l’ fin’.
 
Ekdormis vi jam, belulin’,
Trankvile kuŝas vi.
Malkvietigas io min,
Ĉirkaŭe iras mi.
 
Ekaŭdu la sopiron vi,
Ho kara sinjorin’!
Ĝi diras, kiel fartas mi,
Ke vi flamigis min.
 
Se estas vi la origin’
De tiu ĉi sufer’,
Mi petas, ke vi helpu min.
Aĥ, faru ĝin en ver’!
 
Ripozu dum la nokto nun,
Permesu vi al mi,
Se ree lumos hela Sun’,
Ke estu mi ĉe vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Nun sich der
Tag geendet hat" de Adam Krieger (*1634-01-07
- †1666-06-30) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2005-04.

La melodio estas aŭdebla en
http://www.ingeb.org/spiritua/nunsichd.mid.