Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Alexander Puschkin,
Al....

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
 
Momenton vi ja estis mia,
vi foje staris antaŭ mi,
Vi pura ideal’ gracia
de l’ belo efemera vi.
 
Dolor-espere sopirante,
en la bruado de l’ homar’
la dolĉan voĉon ekaŭdante,
mi sonĝis pri l’ okulo-par’.
 
Sed dum la viv-batal’ multjara,
dum la restado en la sol’,
paliĝis la memor’ de l’ kara
aspekto via kaj parol’.
 
Mi jarojn en karcero restis,
ne kredis plu je l’ kara Di’,
malplena mia brusto estis,
ne ploris, vivis, amis mi.
 
Saniĝas nun animo mia.
Vi ree staras antaŭ mi,
vi pura ideal’ gracia
de l’ belo efemera vi.
 
Nun ree batas kun pasio
La vekiĝinta kor’ en mi,
denove ardas ĝi por Dio
kaj vivas, ploras, amas ĝi.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).