Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Fontane * Frühling Germana Arg-610-302 2005-03-25 13:38 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Printempo Esperanto Arg-611-302 2005-03-25 15:58 Manfred nur tiun forigu

Theodor Fontane,
Printempo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Finfine tamen venis ĝi
Kun verda burĝonar’,
Parolas la arboj inter si:
“Ĝi venis ja en ĉiu jar’.“1)
 
Nun forte ili burĝonas jen,
Jam longe atendis ĝin;
La olda pomarbo en la ĝarden’
Obstinas, sed devas je l’ fin’.
 
Hezitas la maljuna kor’,
Ankoraŭ timas kaj
Ja scias: „Mart’ ne estas for,
Kaj Mart’ ne estas Maj’.“
 
Ho skuu la pezan sonĝon for,
Samkiel tiu pomarbo ĉi:
Vekiĝu fine, mia kor’,
Kuraĝu ankaŭ vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühling"
de Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) aŭ: "Ĝi venis en ĉiu jar'."