Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Conrad Ferdinand Meyer * Säerspruch Germana Arg-608-301 2005-02-27 19:45 Manfred nur tiun aldonu
Willy Nüesch Semantodiro Esperanto 2005 Arg-641-301 2005-08-01 14:17 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Semista diro Esperanto Arg-609-301 | MR-062-1 2013-10-06 15:40 Manfred nur tiun aldonu

Conrad Ferdinand Meyer,
Semantodiro

 
tradukita de Willy Nüesch
 
Mezuru paŝon kun sever'!
Ankoraŭ longe junos ter'!
Jen falas grajn'; ripoz' kaj mort'.
Ripozo dolĉas. Bonas sort'.
Jen unu sinkas tra la hum'.
Ĝi fartas bone. Dolĉas lum'.
Ne falas el ĉi mondo ĝi,
Ĝi falas laŭ la plaĉ' de Di'.
 
Traduko de la Germana poemo "Säerspruch"
de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado Ferdinando
Majero, *1825-10-11 - †1898-11-28)
en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09) en 2005.