Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ho venu, infanoj Esperanto 1982 Arg-600-296 | MR-015-3 2005-02-23 20:29 Manfred nur tiun forigu
Christoph von Schmid * Ihr Kinderlein, kommet Germana Arg-599-296 2005-02-23 20:27 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Infanoj, ho venu Esperanto Arg-601-296 2005-02-23 20:52 Manfred nur tiun forigu

Christoph von Schmid,
Ho venu, infanoj

 

Christoph von Schmid,
Infanoj, ho venu

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Joachim Gießner
 
Ho venu, infanoj, ho venu nun al   Infanoj, ho venu, ho venu nun al
La trogo ĉi tie en dombesta stal’!   la krip' en Betleĥem, mizerpovra stal'.
Ekvidu, por kio en nokt’ tiu ĉi   Rigardu l' miraklon donitan al ni
Treege ĝojigas nin la kara Di’.1)   de l' patro ĉiela ĉi nokte de Di'.
 
Rigardu la bebon, en trog’ kuŝas ĝi,   .....
Rigardu ĝin ĉe l’ brila lumo-radi’!   .....
Jen kuŝas en vindoj l’infan’ de l’ ĉiel’,   .....
Ĝi estas pli bela ol ĉiu anĝel’.   .....
 
Sur fojno kaj pajlo en stal’ kuŝas ĝi,   Jen kuŝas sur pajlo kaj fojn' l'infanet'.
Rigardas ĝin ĝoje Jozef’ kaj Mari’,   Ĝin gardas Mari' kaj Jozef' en kviet'.
Paŝtistoj genuas sub ĝi en ador’,   Paŝtistoj preĝadas en sankta ador',
Kaj supre jubilas anĝeloj en ĥor’.   ĉiele anĝeloj jubilas en ĥor'.
 
Kaj same adore genufleksu vi,2)   Genufleksu same ankoraŭ nun vi,
Eklevu la manojn kaj danku al Di’!   kaj levu la manojn kaj danku al Di'.
Kunkantu, infanoj, jubilu nun kun   Kunkantu infanoj en tuta la land',
La ĥor’ de l’ anĝeloj kaj ĝoju vi nun.   plenĝoje kun supra anĝela glorkant'.
 
Vi preĝu: Ho kara infano de Di’,   .....
Ho, kion suferas pro nia pek’ vi!   .....
En trogo jam estas mizer’ via sort’,   .....
Kaj jen sur la kruco amara la mort’.   .....
 
Ho, kion ni donu, donacu nun ni   .....
por tio, plej kara infano de Di’?   .....
De l’ mondo riĉeco, de l’ mondo trezor’   .....
Ne plaĉas al vi, humila nur kor’.   .....
 
Ofere nun prenu la korojn de ni,   .....
Volonte ni donas ĉi tiujn al vi;   .....
Sanktigu vi ilin, ke en unuec’   .....
Kun vi ili restu en la eternec’.   .....
 
  Traduko de la Germana poemo "Ihr Kinderlein,
kommet" de Christoph von Schmid (Kristofo
de Smido, *1768 - †1854) en Esperanton
de Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, prenis tiu ĉi
tradukversion el la interretejo
"http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html"
kaj el la kantlibro "Mia kantaro I" de
Joseph Schiffer [Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen, tel. 0049-(0)7721-5
89 91].
Traduko de la Germana poemo "Ihr Kinderlein,
kommet" de Christoph von Schmid (Kristofo
de Smido, *1768 - †1854) en Esperanton
de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1982.

La originan tekston mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la interreto, el
“http://ingeb.org/Lieder/IhrKindr.html”.
Oni kantas la kanton laŭ melodio, kiun
en 1794 verkis la komponisto Johann Abraham
Peter Schulz (1747 - 1800).
   
 
1) aŭ: Nin nun nia Di’.(por eviti la
akcentitan vorton „la“)
   
2) aŭ eble pli konvene:\\Genuu nun vi.