Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Fontane * Die Frage bleibt Germana Arg-591-292 2005-02-09 19:55 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La demando restas Esperanto 1983-01-29 Arg-592-292 | MR-029-1 2005-02-09 19:56 Manfred nur tiun forigu

Theodor Fontane,
La demando restas

 

Theodor Fontane,
Die Frage bleibt

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Tenu vin ĉiam en silento,   Hatlte dich still, halte dich stumm!
Malgraŭ demandoj, malgraŭ turmento!   Nur nicht fragen: warum, warum?
 
Estas respond’ al la pena demando   Nur nicht bittere Fragen tauschen!
Nur kiel bruo de l’ mar’ ĉe l’ strando.   Antwort ist doch nur wie Meeresrauschen.
 
Spite al ĉia scivola pelo   Wie’s dich auch aufzuhorchen treibt,
Restas demando, enigmo, malhelo.   Das Dunkel, das Rätsel, die Frage bleibt.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Frage
bleibt" de Theodor Fontane (Teodoro
Fontano, *1819-12-30 - †1898-09-20)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983-01-29.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20).