Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Sovaĝa kaŝtano Esperanto 2004-06-02 Arg-578-284 | MR-420-1a 2005-02-12 23:29 Manfred nur tiun forigu
Peter Huchel * Wilde Kastanie Germana Arg-577-284 2005-02-12 23:29 Manfred nur tiun forigu

Peter Huchel,
Sovaĝa kaŝtano

 

Peter Huchel,
Wilde Kastanie

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Ĝi ne manĝeblas, sed ĝi knalas,   Nicht eßbar, doch voll braunem Knallen,
se oni enfajrigas ĝin;   wenn sie die Magd ins Feuer drückt,
aŭtune, kiam ĝi defalas,   die liebste Beere wohl von allen,
infanoj por ĝi klinas sin.   nach der das Kind im Herbst sich bückt:
Ĝi pendas en pikila ŝelo,   sie hängt in rauher Stachelschale
tro fore por malgranda man’,   und unterm breiten Blättestern,
ŝirmite sub folia stelo,   zun groß für eine Amselkralle
ne povas pluki ĝin infan’.   und für die kleine Hand zu fern.
 
Sed kiam en aŭtun-vetero   Doch wenn der Sturm der roten Blätter
ŝtorm’ skuas arbojn ĝis kulmin’,   bis in die alten Wipfel stößt,
kaj araneoj tra l’ aero   im raschelnden Oktoberwetter
de l’ vento forportigas sin,   die Spinne aus dem Netz sich löst,
eksaltas pilkoj de kaŝtano   dann springen braun Kastanienbälle
de ĉiuj branĉoj de l’ ale’,   von allen Ästen der Allee,
pelite de la venta mano   sie rollen von des Windes Kelle
ruliĝas jen sur la ŝose’.   getrieben hin auf der Chaussee.
 
Traduko de la Germana poemo "Wilde Kastanie"
de Peter Huchel (*1903-04-03 -
†1981-04-30) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-06-02.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Peter Huchel (*1903-04-03 - †1981-04-30).